Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 noiembrie 2008

Contribuții/Mesaje: 6311

Limbă: Esperanto

Nile (Arată profil) 27 septembrie 2013, 16:44:54

Glaso, ĉar mi trinkas pli ofte ol mi bezonas vason.

Moŝto aŭ saĝeco?

dobri (Arată profil) 27 septembrie 2013, 19:20:26

Kompreneble saĝeco.

Vertago aŭ vertiĝo?

Espi (Arată profil) 28 septembrie 2013, 20:26:06

Vertiĝo estas malagrabla stato, sed vertago estas tre bona hundo kaj mi amas hundojn.

Ĉu dolĉakva aŭ salakva fiŝo?

dobri (Arată profil) 29 septembrie 2013, 08:04:43

Mi ŝatas manĝi ambaŭ, tamen la marfiŝoj estas sur mia tablo pli raraj.

Rondo aŭ ronko?

ratkaptisto (Arată profil) 29 septembrie 2013, 14:34:07

Mi elektas "ronko", ĉar mia edzino ronkas.

budo aŭ ludo?

ratkaptisto (Arată profil) 29 septembrie 2013, 14:34:07

Mi elektas "ronko", ĉar mia edzino ronkas.

budo aŭ ludo?

dobri (Arată profil) 29 septembrie 2013, 16:55:17

Mi ŝatas ludi kaj ne bezonas malgrandan dometon.

Magra aŭ migra?

ratkaptisto (Arată profil) 1 octombrie 2013, 07:46:01

Mi elektas "migra", ĉar mi havas ruldomon.

rol0 aŭ kolo?

dobri (Arată profil) 1 octombrie 2013, 19:16:08

Ja mi povas ludi iun rolon, tamen la kolon mi bezonas senĉese.

Breĉo aŭ broĉo?

Espi (Arată profil) 5 octombrie 2013, 19:02:26

Mi ne ŝatas salti en breĉon, kiel surogatulo. Pro tio mi preferas belan kaj ornamantan broĉon.

Ĉu brak- aŭ piedĉeneto?

Înapoi mai sus