前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

Paulinho (顯示個人資料) 2013年10月5日下午8:10:27

Mi elektas "piedĉeneton". Braka estas tro banale. Mi volas diferencigi.

Espi (顯示個人資料) 2013年10月5日下午8:22:36

Paulinho:Mi elektas "piedĉeneton". Braka estas tro banale. Mi volas diferencigi.
Kaj – kie estas via elektodemando? ridulo.gif

ratkaptisto (顯示個人資料) 2013年10月8日下午5:54:19

ne aŭ ni?

dobri (顯示個人資料) 2013年10月8日下午6:08:21

Kompreneble ni ĉiuj, kiuj formas nian gajan komunumon.

Konfiti aŭ konflikti?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2013年10月8日下午8:17:13

Mi ne volonte konfliktas, mi preferus la agadon resp. la vorton "konfiti", sed mi ne havas la kapablon por konfiiti iun.

figo aŭ tigo?

dobri (顯示個人資料) 2013年10月8日下午8:25:48

Mi preferus dolĉan figon, ĉar ne ĉiu tigo estas manĝebla.

Fifaro aŭ fifro?

Espi (顯示個人資料) 2013年10月21日下午7:33:56

Ĉar mi nur konas fifron, mi tiun elektas.

Ĉu ĉampinjono aŭ ĉampiono?

dobri (顯示個人資料) 2013年10月21日下午7:43:59

Esti ĉampiono de la tuta mondo estas pli grava ol esti nura fungo, kvankam bongusta.

Oficino aŭ oficiro?

Espi (顯示個人資料) 2013年10月21日下午8:14:45

Mi trovas oficinon pli grava ol armean oficiron, ĉar ekzemple ricevado de ĝusta ungvento ofte povas helpi.

Ĉu ĉampano aŭ kvazaŭĉampano?

dobri (顯示個人資料) 2013年10月22日下午3:17:03

Ĉampano, mi ĉiam ŝatas originalojn.

Ruli aŭ rukuli?

回到上端