去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto, 2008年11月22日

讯息: 6311

语言: Esperanto

Espi (显示个人资料) 2013年11月8日下午10:44:02

Mi decidas por kaluno, ĉar mi havas kelkajn sur la balkono.

Ĉu kufo aŭ kuzo?

dobri (显示个人资料) 2013年11月8日下午11:47:25

Kuzo. Mi ŝatas parencojn pli ol ĉapon.

Pagano aŭ paganto?

Espi (显示个人资料) 2013年11月8日下午11:55:31

Mi kredas, ke pagantaj klientoj estas pli gravaj ol religia kredo.

Ĉu cugo aŭ cumo?

dobri (显示个人资料) 2013年11月9日下午4:34:35

Cugo, ĉar la tuta arbo plaĉas al mi pli ol la parteto.

Gemo aŭ ĝemo?

emukah (显示个人资料) 2013年11月9日下午11:01:15

Gemo, ĉar ĝi estas fortika pli longatempe.

Fugo aŭ fuĝo?

Espi (显示个人资料) 2013年11月10日上午1:11:33

Fuĝo povas signifi timon, sed fugoj povas esti belegaj komponaĵoj.

Ĉu supo aŭ suko?

dobri (显示个人资料) 2013年11月10日上午6:25:58

Dependas de tio, ĉu mi tagmanĝas aŭ nur soifas. Tamen mi preferas supon.

Poto aŭ puto?

emukah (显示个人资料) 2013年11月10日下午5:47:45

Mi preferas puton, ĉar la poto povas fali en la puton, sed ne la puto en la poton.

atenti aŭ atendi?

dobri (显示个人资料) 2013年11月10日下午5:53:08

Mi ne ŝatas atendadon, tial mi atentas por veni ĝustatempe.

Pusi aŭ puŝi?

emukah (显示个人资料) 2013年11月10日下午6:11:37

Kvankam ankaŭ puŝi ofte iel ne estas bele, do mi preferas puŝi.

suno aŭ sudo?

回到上端