Till sidans innehåll

Stängd
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

av Kokcineleto, 22 november 2008

Meddelanden: 6311

Språk: Esperanto

ratkaptisto (Visa profilen) 15 november 2013 17:03:54

La resto sufiĉas ofte por mi, ĉar mi ne manĝas multe.

tango aŭ fango?

dobri (Visa profilen) 15 november 2013 17:40:22

Tango, ĉar mi preferas danci ol veni en marĉon.

Melolonto aŭ melomano?

ratkaptisto (Visa profilen) 15 november 2013 22:29:31

Mi interesiĝas por naturon, tial mi elektas "melelonto".

kurso aŭ kurzo?

Espi (Visa profilen) 15 november 2013 23:30:43

Mi kredas, ke certe kurzo pli gravas por la internacia ekonomio ol lernejaj kursoj.

Ĉu nivelo aŭ nikelo?

dobri (Visa profilen) 16 november 2013 04:48:27

Mi ne scias, por kio estas grava la metalo nikelo, tial mi elektas bonan nivelon de vivo.

Precipe aŭ precize?

Espi (Visa profilen) 18 november 2013 19:38:24

Precize mi amas precizan agon. Pro tio mi elektas la lastan.

Ĉu jako aŭ ĵako?

dobri (Visa profilen) 18 november 2013 21:03:03

Jako estas vesto, tial ĝi pli konvenas al mi.

Komiso aŭ komizo?

Espi (Visa profilen) 18 november 2013 22:19:02

Ĉar mi ne trovis „komiso“-n, mi elektas „komizo“-n, kiu ofte povas esti helpema aŭ servema homo.

Ĉu korbo aŭ korko?

ratkaptisto (Visa profilen) 19 november 2013 08:11:15

Mia elekto estas la vorto "korbo", ĉar mia edzino ofte uzas korbon por aĉete, kvankam mi okaze uzas korkon.

trompi aŭ rompi?

dobri (Visa profilen) 19 november 2013 15:23:40

Espi:Ĉar mi ne trovis „komiso“-n, mi elektas „komizo“-n, kiu ofte povas esti helpema aŭ servema homo.

Ĉu korbo aŭ korko?
Pardonu, la ĝusta vorto devus esti "komisio".

Prefere mi trompos iun ol rompos mian manon.

Konto aŭ kontoro?

Tillbaka till toppen