目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto,2008年11月22日の

メッセージ: 6311

言語: Esperanto

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2013年11月20日 9:10:47

Mi elektas "kontoro", ĉar mi dum multaj jaroj laboris en kontoro.

jaro aŭ paro?

dobri (プロフィールを表示) 2013年11月20日 15:12:59

Paro, ĉar ĉiam estas pli bone fari ion duope.

Pordisto aŭ portisto?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2013年11月20日 18:46:53

Me ne volas esti portisto, ĉar li devas porti pezajn valizojn, mi preferus la profesion "pordisto", ĉar oni laŭ mia opinio ne devas labori forte.

forto aŭ porto?

dobri (プロフィールを表示) 2013年11月20日 21:41:15

Jes, vi pravas. Por porti valizojn oni devas esti forta. Tial mi elektas forton.

Aliena aŭ alinea?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2013年11月21日 10:14:53

Mi elektas la unuan vorton, ĉar por la alia vorto mi ne havas klarigadon.

karnulo aŭ kamelo?

dobri (プロフィールを表示) 2013年11月21日 15:00:17

Alinea rilatas al peco de teksto, komenciĝanta per nova linio...

Mi elektas karnulon, ĉar temas pri homo. Kamelo estas nur besto.

Harmonio aŭ harmoniko?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2013年11月21日 17:16:20

La sono de harmoniko estigas sentom de harmonio, tial mi elektas "harmoniko".

elekti : elektri?

dobri (プロフィールを表示) 2013年11月22日 15:00:28

Mi elektas "elekti", ĉar laŭ mia opinio la vorto "elektri" estas nekutima. Mi preferus "elektrigi" aŭ "elektrizi".

Genro aŭ ĝenro?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2013年11月23日 10:29:30

dobri:Mi elektas "elekti", ĉar laŭ mia opinio la vorto "elektri" estas nekutima. Mi preferus "elektrigi" aŭ "elektrizi".

Genro aŭ ĝenro?
Jes, vi verŝajne pravas, sed mi trovis la vorton "elektri" vorton en mia vortaro.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2013年11月23日 10:31:45

Ĝenro kaj arto estas "vortparencoj", tial mi elektas "ĝenro".

paro aŭ varo?

先頭にもどる