Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22 listopada 2008

Wpisy: 6311

Język: Esperanto

Espi (Pokaż profil) 24 listopada 2013, 00:07:12

dobri:Mi elektas "elekti", ĉar laŭ mia opinio la vorto "elektri" estas nekutima.
Rimarko:
Laŭ reta PIV:
„elektri“ = submeti la homan korpon al elektra malŝargo ŝoka, sed ne mortiga
Amike

Espi (Pokaż profil) 24 listopada 2013, 00:17:47

ratkaptisto:Ĝenro kaj arto estas "vortparencoj"
Rimarko:
Laŭ mia kredo ili ne estas vortparencoj. Ĝenro ja povas esti speco de arto.
Amike

(PS: Ĉu vi kelkfoje uzas la „lernu!“-vortaron per maldekstra musklako? Mi ja iomete prizorgas ĝin ...)

dobri (Pokaż profil) 24 listopada 2013, 13:27:14

Dankon al Klaus pro la klarigoj!

Geamantoj troviĝas ĉiam en paro.

Pajlosako aŭ pajlostako?

ratkaptisto (Pokaż profil) 24 listopada 2013, 16:31:27

Espi:
ratkaptisto:Ĝenro kaj arto estas "vortparencoj"
Rimarko:
Laŭ mia kredo ili ne estas vortparencoj. Ĝenro ja povas esti speco de arto.
Amike

(PS: Ĉu vi kelkfoje uzas la „lernu!“-vortaron per maldekstra musklako? Mi ja iomete prizorgas ĝin ...)
Dankon, Klaus-Peter, pro via konsilo.

Espi (Pokaż profil) 24 listopada 2013, 20:43:47

Ne dankinde al vi ambaŭ ... ridego.gif

Nun mi preferus pajlosakon, ĉar dum dormado la pajlo ne tro pikus, kiel loza aŭ disa pajlo.

Ĉu pajlo aŭ fojno?

dobri (Pokaż profil) 24 listopada 2013, 20:48:39

Fojno estadas pli mola kaj bonodora.

Ribeli aŭ riceli?

ratkaptisto (Pokaż profil) 28 listopada 2013, 19:52:22

Riceli estas krima agado, tial mi elektas "ribeli".

fosto aŭ tosto?

dobri (Pokaż profil) 28 listopada 2013, 20:39:06

Tosto. Trinkado estas pli agrabla ol konstruado.

Lutro aŭ lustro?

ratkaptisto (Pokaż profil) 28 listopada 2013, 22:36:42

Mia avino havis lustron en sia logxejo, tial mi elektas tiun vorton.

Espi (Pokaż profil) 30 listopada 2013, 20:05:54

ratkaptisto:Mia avino havis lustron en sia logxejo, tial mi elektas tiun vorton.
Ĉu vi eventuale havus novan elekt-proponon? ridego.gif

Wróć do góry