Al contingut

Tancat
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 de novembre de 2008

Missatges: 6311

Llengua: Esperanto

ratkaptisto (Mostra el perfil) 30 de novembre de 2013 20.40.36

Pardonu, Klaus ärger Klaus-Peter kaj la aliaj.

Cxi tie miaj vortoj:

parto : karto?

Espi (Mostra el perfil) 30 de novembre de 2013 20.56.31

Mi elektas karton, ĉar ĝi ofte utilas, ekzemple dum lernado de novaj fremdlingvaj vortoj.

Ĉu kostumi aŭ konsumi?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 30 de novembre de 2013 21.10.40

Kostumi ne estas necesa, tial mi elektas konsumi.

preni aux teni?

Espi (Mostra el perfil) 1 de desembre de 2013 0.28.16

Mi pensas, ke prenado estas pli facila ol teni ion, tial mi elektas la lastan.

Ĉu konveni aŭ kunveni?

dobri (Mostra el perfil) 1 de desembre de 2013 6.38.10

Mi elektas kunvenon, ĉar tio konvenas al mi.

Gaino aŭ ĝaino?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 1 de desembre de 2013 10.35.43

Mi ĝis nun ne konis la vorton "ĝaino", tial mi elektas "gajno".

danco aŭ lanco?

dobri (Mostra el perfil) 2 de desembre de 2013 16.09.10

Lanco estas ankaŭ armilo. Kvankam mi ne kapablas bone danci, tamen mi preferas dancon.

Glimo aŭ glumo?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 3 de desembre de 2013 14.33.53

Mi elektas dum tiu advent- kaj kristnasktempo la vorton "glimo".

auxto aus hauxto?

dobri (Mostra el perfil) 3 de desembre de 2013 15.02.33

Kvankam la aŭto estas sendube utila, tamen mi preferas mian haŭton.

Graco aŭ gracio?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 3 de desembre de 2013 15.08.09

"Gracio" estas bela virino por bela viro (kiel mi).

kilo aŭ pilo?

Tornar a dalt