İçerik Görüntüleme

Kapalı
Maksimum 500 mesaj.

A aŭ B? Elektu!

başlangıç Kokcineleto, 22 Kasım 2008

Mesajlar: 6311

Dil: Esperanto

vincas (Profili görüntüle) 14 Aralık 2013 12:53:41

Neniu registaro rajtas opresi siajn civitanojn.

trogo aŭ trolo

ratkaptisto (Profili görüntüle) 14 Aralık 2013 14:00:23

Mi preferas trogon, ĉar mi ĉiam estas soifa kaj trinkas multe.

fondo aŭ fonto?

moorle (Profili görüntüle) 14 Aralık 2013 15:28:48

mi elektas fonton, ĉar mi konas multajn fontojn, la fonto de la "wesero" kaj aliajn.

korveto aŭ korbeto ?

dobri (Profili görüntüle) 14 Aralık 2013 16:22:06

Mi preferas malgrandan korbon. Kion mi farus kun la granda ŝipo?

Korno aŭ krono?

moorle (Profili görüntüle) 15 Aralık 2013 14:14:31

Mi elektas kronon, ĉar mi ŝatas fabelojn kun regojn kaj princinojn.

cigano aŭ cinamo ?

dobri (Profili görüntüle) 15 Aralık 2013 14:34:27

Cinamo estas en kuirejo pli bezonata.

Takso aŭ tarso?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 16 Aralık 2013 09:48:30

Mi preferas la vorton "takso", ĉar la alia vorto "tarso" estas tre rara vorto.

morto aŭ vorto?

dobri (Profili görüntüle) 16 Aralık 2013 18:56:37

En la komenco estis vorto (citaĵo el Biblio). Tial mi elektas vorton "vorto".

Mato aŭ mito?

ratkaptisto (Profili görüntüle) 16 Aralık 2013 22:32:26

Mia celo dum la ludo estas "mato" kaj ankaŭ mia elekto.

preni aŭ teni?

vincas (Profili görüntüle) 17 Aralık 2013 12:48:17

Nun mi tenas en sia mano muson.

muso aŭ muŝo

Başa geri dön