إلى المحتويات

مغلق
الرسائل كحد أقصى 500

A aŭ B? Elektu!

من Kokcineleto, 22 نوفمبر، 2008

المشاركات: 6311

لغة: Esperanto

ratkaptisto (عرض الملف الشخصي) 17 ديسمبر، 2013 1:06:25 م

Muso estas mia ĉiutaga laborilo, tial mi elektas tiun vorton.

tono aŭ sono?

vincas (عرض الملف الشخصي) 17 ديسمبر، 2013 1:44:26 م

Poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono.

lingvo aŭ dialekto

ratkaptisto (عرض الملف الشخصي) 17 ديسمبر، 2013 4:53:02 م

Ekzistas pli multaj dialektoj ol lingvoj.

limo aŭ limonado?

dobri (عرض الملف الشخصي) 17 ديسمبر، 2013 6:46:41 م

Limonado, ĉar limon oni ne povas trinki.

Kasono aŭ kasmono?

vincas (عرض الملف الشخصي) 19 ديسمبر، 2013 9:23:22 م

Kasmono, ĉar mi volonte ŝtelus ĝin. Kaj kio estas kasono? Mi iras al vortaro :]]

spiri aŭ sopiri

vincas (عرض الملف الشخصي) 19 ديسمبر، 2013 9:31:31 م

ehhh malfacila vorto

kason/o
1 Ⓣ Granda, akvimuna kestego el ferladoj, kiun oni subakvigas ĝis la grundo, sur kiu oni volas masoni fundamenton.

2 Fako de plafono, inter la reliefe aperantaj traboj, ordinare ornamita per skulptaĵoj aŭ pentraĵoj

dobri (عرض الملف الشخصي) 20 ديسمبر، 2013 4:48:08 م

"Dum spiro spero!" Se mi spiras, tiam mi ankaŭ povas sopiri! Do spirado estas pli grava.

Disfali aŭ disflori?

ratkaptisto (عرض الملف الشخصي) 20 ديسمبر، 2013 5:05:47 م

Mi elektas "disflori", ĉar tiu estas nova komenco.

povo aŭ novo?

dobri (عرض الملف الشخصي) 21 ديسمبر، 2013 3:27:56 م

Mi konas vortojn kiel: nova, novaĵo, noveco, novulo, novigi, novismo aŭ novao, sed la vorto novo ne havas sencon laŭ mia opinio. Tial mi elektas povon.

Nuko aŭ nukso?

moorle (عرض الملف الشخصي) 21 ديسمبر، 2013 9:22:20 م

Mi elektas "nukso", ĉar mi ŝatas manĝi nuksojn.

krado aŭ krabo ?

عودة للاعلى