Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 noiembrie 2008

Contribuții/Mesaje: 6311

Limbă: Esperanto

ratkaptisto (Arată profil) 28 decembrie 2013, 21:52:14

La vorto "ne" estas honesta kaj reala eldiro kaj mia elekto.

ministro aŭ ministo?

ratkaptisto (Arată profil) 28 decembrie 2013, 21:52:15

La vorto "ne" estas honesta kaj reala eldiro kaj mia elekto.

ministro aŭ ministo?

dobri (Arată profil) 29 decembrie 2013, 08:14:29

Ministo, ĉar li havas pli bezonatan laboron.

Retoro aŭ retorto?

ratkaptisto (Arată profil) 31 decembrie 2013, 20:45:02

Oni ofte pensas, ke retoroj estas de la retorto. Mi plu amas normalajn homojn.

ŝia aŭ sia?

dobri (Arată profil) 1 ianuarie 2014, 07:13:17

Ŝia, ĉar mi amas virinojn.

Meki aŭ melki?

Espi (Arată profil) 2 ianuarie 2014, 17:31:51

Ŝerculo povas meki, sed freŝe melkita lakto bongustas.

Ĉu lazi aŭ lezi?

dobri (Arată profil) 2 ianuarie 2014, 17:34:23

Mi preferas kapti iun per lazo ol vundiĝi.

Flamo aŭ flano?

ratkaptisto (Arată profil) 6 ianuarie 2014, 18:28:54

Mi elektas "flamo", ĉar oni ĉiutage bezonas tiun.

korpo aŭ porko?

dobri (Arată profil) 7 ianuarie 2014, 20:44:16

Kompreneble mi bezonas mian korpon bone funkciantan kaj tial mi elektas bakitan porkon.

Bido aŭ bideo?

ratkaptisto (Arată profil) 9 ianuarie 2014, 19:39:49

Mi ne bezonas bideon, malgraŭ mi elektas tiun vorton.

torto aŭ vorto?

Înapoi mai sus