Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

ratkaptisto (Vise profilen) 10. jan. 2014 20.56.26

Mi ĉiutage manĝas mielon, tio estas la kaŭzo por mia elekto.

haro aŭ paro?

dobri (Vise profilen) 10. jan. 2014 22.29.28

Mi preferas longajn harojn.

Gusta aŭ ĝusta?

moorle (Vise profilen) 12. jan. 2014 13.41.31

Mi elektas "gusto", ĉar mi ŝatas manĝi bongustajn manĝajojn.

kardo aŭ karto ?

ratkaptisto (Vise profilen) 12. jan. 2014 13.53.53

Mi elektas "karto", ĉar mi malamas kardojn en mia ĝardeno.

monto aŭ fonto?

dobri (Vise profilen) 12. jan. 2014 14.51.37

Mi preferas altan monton, sub kiu troviĝas ankaŭ fonto de pura akvo.

Lunĉo aŭ lundo?

ratkaptisto (Vise profilen) 12. jan. 2014 17.42.21

Mi elektas "lundo", ĉar morgaŭ estos tiu tago.

frago aŭ tago?

moorle (Vise profilen) 12. jan. 2014 17.48.40

Mi preferas fragon,ĉar mi ŝatas manĝi fragojn.

Nukso aŭ nuko ?

ratkaptisto (Vise profilen) 12. jan. 2014 17.58.34

Mi elektas "nukso", ĉar mi volonte manĝas tiujn.

ordo aŭ bordo?

dobri (Vise profilen) 12. jan. 2014 18.16.33

Ordo ĉiam devas regi, ĉar alimaniere ni ne trovus tion, kion ni serĉas.

Stiri aŭ stivi?

vincas (Vise profilen) 14. jan. 2014 20.32.17

Mi ne ŝatas rapide stiri aŭton.

Tilbage til start