본문으로

닫힘
글 500개 까지.

A aŭ B? Elektu!

글쓴이: Kokcineleto, 2008년 11월 22일

글: 6311

언어: Esperanto

dobri (프로필 보기) 2009년 3월 27일 오후 3:57:23

Vespere atendas min nur la lito, sed matene la tuta tago kun multaj travivaĵoj. Ĉar mi estas "alaŭdo", tial mi elektas matenon.

Jupo aŭ bluzo?

Sebasities (프로필 보기) 2009년 3월 27일 오후 10:21:26

Jupo (kilto) : mi ĉiam volis lerni la sakŝalmon !

F = K m.m'/d² (Newton)

E = mc² (Einstein) ?

mccambjd (프로필 보기) 2009년 3월 28일 오전 12:30:26

Ejnstejno inkluzivas kaj superas Newtonon. Kaj li havis pli bonan hararon.

[url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Loĵbano]Loĵbano[/url] aŭ Ido?

dobri (프로필 보기) 2009년 3월 28일 오전 6:40:11

Ido, ĉar ĝi pli similas nian karan lingvon ol Loĵbano.

Sukero aŭ saĥaro?

Cimerman (프로필 보기) 2009년 4월 3일 오후 12:53:12

Herbaĉo pli klare montras sian neutilecon.

Multe da moneroj aŭ malmulte da bankbiletoj?

Lulusso (프로필 보기) 2009년 4월 3일 오후 6:27:28

Cimerman:
Multe da moneroj aŭ malmulte da bankbiletoj?
Multe da moneroj! Ĉar mi kolektas monerojn. Al mi plaĉas precipe antikvajn monerojn. rideto.gif
Kato aŭ hundo?

jchthys (프로필 보기) 2009년 4월 3일 오후 7:50:16

Lulusso:
Multe da moneroj! Ĉar mi kolektas monerojn. Al mi plaĉas precipe antikvajn monerojn. rideto.gif
Kato aŭ hundo?
Kato, ĉar ĝi estas pli amuza kaj drola.

5-a de aŭgusto “Sankta Tago” aŭ 15-a de decembro “Zamenhofa Tago”?

Lulusso (프로필 보기) 2009년 4월 3일 오후 10:34:04

jchthys:
5-a de aŭgusto “Sankta Tago” aŭ 15-a de decembro “Zamenhofa Tago”?
Bonega demando! sal.gif
Mi elektas 15-an decembron. Ĉar 15-a decembro 1859 naskiĝis Lazaro Ludoviko Zamenhof. Se Ludoviko Zamenhof ne naskiĝus, li ne kreus Esperanton kaj ni ne babilus nuntempe malgajo.gif
Suno aŭ Luno?

Radikalo (프로필 보기) 2009년 4월 4일 오전 1:31:13

Luno. Mi pensas ke la Luno estas tre bela, precipe kiam la Luno estas plena. rido.gif

Vi estas 2-jara aŭ vi estas 65-jara?

Lulusso (프로필 보기) 2009년 4월 4일 오전 2:21:23

Mi elektas 2-jaran, ĉar 2-jara havas perspektivojn!
Vivo aŭ monujo?

다시 위로