Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

ratkaptisto (Vise profilen) 25. mar. 2014 18.08.39

Mi ĉiutage multfoje maĉas, tial mi elektas tiun vorton.

Ulo aŭ ujo?

dobri (Vise profilen) 25. mar. 2014 19.05.21

Ulo, ĉar li estas homo, dum ujo povas esti nur malgranda.

Socio aŭ sozio?

ratkaptisto (Vise profilen) 25. mar. 2014 19.27.14

Mi elektas "socio", ĉar en socio oni povas renkonti agrablajn homojn, eble soziojn, kiuj povas esti interesaj.

arbo aŭ barbo?

dobri (Vise profilen) 26. mar. 2014 14.40.45

Arbo, ĉar ĝi povas esti granda kaj bela. Kontraŭe kun barbo estas nur problemoj.

Edro aŭ edzo?

ratkaptisto (Vise profilen) 28. mar. 2014 07.07.18

Edzo estas grava parto en la vivo de virino. Ĉar mi estas edzo mi elektas tiun vorton.

resto aŭ restado?

dobri (Vise profilen) 8. apr. 2014 19.08.32

Sufiĉas resto (de manĝaĵo), ĉar mi ne emas resti longe en iu loko.

Glebo aŭ globo?

ratkaptisto (Vise profilen) 18. apr. 2014 15.03.36

Mi ne konas la vorton "glebo", tial mi elektas "globo".

kanto aŭ planto?

dobri (Vise profilen) 19. apr. 2014 17.24.16

Glebo estas terbulo.

Gaja kanto gravas por mi pli ol planto.

Pramo aŭ premo?

ratkaptisto (Vise profilen) 19. apr. 2014 18.09.09

Mi ofte veturas al Svedio, tiam mi bezonas pramon kaj tiun vorton mi preferas.

kapo aŭ papo?

Clarence666 (Vise profilen) 19. apr. 2014 18.13.26

Kapo. Kapo povas enhavi cerbon, dum papo ne povas.

Kato aux Lemniskato?

Tilbage til start