Към съдържанието

Затворено
Най-много 500 съобщения.

A aŭ B? Elektu!

от Kokcineleto, 22 ноември 2008

Съобщения: 6311

Език: Esperanto

ratkaptisto (Покажи профила) 19 април 2014, 18:18:21

Mi elektas "kato", ĉar mi amas bestojn.

celo aŭ kelo?

dobri (Покажи профила) 20 април 2014, 15:40:24

Kelo kun bongusta vino estas de mi preferata.

Ĉamo aŭ damo?

ratkaptisto (Покажи профила) 21 април 2014, 18:09:31

Mi preferas damon, ĉar ĉamo estas besto.

besto aŭ festo?

dobri (Покажи профила) 22 април 2014, 17:38:05

Mi preferas ion festi ol zorgi pri iu besto.

Fasko aŭ fasto?

ratkaptisto (Покажи профила) 22 април 2014, 18:51:19

Mi ne volas fasti tial mi elektas "fasko".

dano aŭ rano

dobri (Покажи профила) 22 април 2014, 20:12:29

Dano, ĉar kelkaj el ili estas miaj konatuloj, kontraŭe inter ranoj mi havas neniun amikon.

Lukro aŭ lukso?

ratkaptisto (Покажи профила) 23 април 2014, 16:24:12

Se vi havas multe da lukro, vi havas la monon por lukso. Mi ne bezonas lukson, tial mi elektas "lukro" kaj donas la monon al malriĉaj Eaperantistoj.

lano aŭ pano?

dobri (Покажи профила) 23 април 2014, 17:04:09

Ne necesas kovri sin per lanaĵo, tamen necesas ion manĝi. Tial pano.

Albumo aŭ albumeno?

Clarence666 (Покажи профила) 24 април 2014, 13:26:14

Albumo, cxar "albumeno" sxajne estas afereto nur por biologistoj.

kaco au kacxo (konsileto: mi fervore preferas la lastan)

dobri (Покажи профила) 24 април 2014, 14:24:32

Kvankam mi ŝatas kaĉon, spite mi elektas penison.

Primaso aŭ primato?

Обратно нагоре