前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

Clarence666 (顯示個人資料) 2014年4月27日下午5:34:02

> Primaso aŭ primato?

primaso -> privata problemo de la katolika eklezio, titolo de iu kiu faras ion religian en la eklezio

primato -> biologia afero, primatoj estas precipe simioj kaj similaj bestoj

Mi elektas la vorton "primato", cxar iu (nereligia) primato estas sendube pli sagxa ol la plej sagxa primaso.

krasxo aux kracxo ?

PIV: Mi havas ideon kiel plibonigi la ludon: difinu na almenaux unu el la du vortoj, sed ne kopiu el iu vortaro !

dobri (顯示個人資料) 2014年4月27日下午8:07:56

Mi prefere kraĉos sur ĉion ol kraŝi per iu mia laboro.

Rostilo aŭ rostrulo?

Clarence666 (顯示個人資料) 2014年4月30日下午3:20:03

Mi preferas na la rostrulo. Mi ja povus uzi ĝin kiel kaĝo por la ursoj kiujn mi daŭre kaptados.

Kanalo aŭ Kanajlo ?

dobri (顯示個人資料) 2014年4月30日下午5:24:49

Clarence666:Mi preferas na la rostrulo. Mi ja povus uzi ĝin kiel kaĝo por la ursoj kiujn mi daŭre kaptados.

Kanalo aŭ Kanajlo ?
Rostrulo estas animalo, ekzemple elefanto. Ne eblas uzi ĝin kiel kaĝo!

Kanalo estas al mi pli simpatia.

Lugro aŭ lukro?

Clarence666 (顯示個人資料) 2014年5月1日下午2:35:05

dobri:Rostrulo estas animalo, ekzemple elefanto. Ne eblas uzi ĝin kiel kaĝo!
Vi duonpravas nur: Stulta vortaro ne konas na "rostrulo", nur "rostruloj"

> Lugro aŭ lukro?

Lugro, per tio oni povas fuĝi kiam oni ŝtelas la monon senlabore okulumo.gif

Fervojo aŭ Fervoro ???

ratkaptisto (顯示個人資料) 2014年5月1日下午4:40:45

Ambaŭ vortoj estas bonaj, ĉar oni povas uzi tiujn en unu frazo: Ludiloj de fervojo estas mia fervoro.

sano aŭ lano?

dobri (顯示個人資料) 2014年5月1日下午6:19:45

Sano estas kompreneble pli grava, tamen lana ĵerzo bone ŝirmas nin dum vintro.

Laŭro aŭ laŭso?

vincas (顯示個人資料) 2014年5月2日上午8:05:51

Laŭso, ĉar tio estas nova vorto por mi.

segi aŭ seĝo

dobri (顯示個人資料) 2014年5月2日下午6:08:06

Seĝo estas perfekta. Necesas longe segi ol ĝi estas fine produktita.

Eco aŭ edzo?

Clarence666 (顯示個人資料) 2014年5月3日下午6:07:07

Edzo, ĉar oni povas melki kaj poste forĉasi rin (eble eĉ daŭrigi la melkadon post la forĉaso).

??? URBO aŭ URSO ???

回到上端