Към съдържанието

Затворено
Най-много 500 съобщения.

A aŭ B? Elektu!

от Kokcineleto, 22 ноември 2008

Съобщения: 6311

Език: Esperanto

ratkaptisto (Покажи профила) 20 юли 2014, 20:59:06

Fronto estas ankaŭ milita vorto, sed oni ankaŭ diras "la fronto de la domo" malofte laŭ mia opinio "la antaŭo de la domo.

kazo aŭ nazo?

vincas (Покажи профила) 22 юли 2014, 13:27:53

Ne ŝovu nazon en fremdan vazon.

pomo aŭ piro

ratkaptisto (Покажи профила) 22 юли 2014, 17:47:40

Mi elektas "pomo", ĉar mi havas arbon en mia ĝardeno. Se mi volas manĝi pirojn, mi devas pagi.

krado aŭ rado?

vincas (Покажи профила) 22 юли 2014, 20:54:42

rado malbona knaras plej multe

sumo aŭ suno

ratkaptisto (Покажи профила) 23 юли 2014, 06:23:23

Mi elektas "suno" ĉar tiu estas grava por nia vivo.

Muso aŭ muŝo?

gordonflanagan (Покажи профила) 23 юли 2014, 15:56:25

Mi ne ŝatas musojn aŭ muŝojn kaj hodiaŭ ni havas tro da muŝojn.

monto aŭ monstro

ratkaptisto (Покажи профила) 23 юли 2014, 16:06:14

Monstroj ofte troviĝas en la montoj.

fonto aŭ ponto?

dobri (Покажи профила) 24 юли 2014, 20:30:42

Fonto kun bongusta akvo estas bonvena.

Erodi aŭ erudi?

ratkaptisto (Покажи профила) 25 юли 2014, 06:39:42

Ambaŭ vortoj ne estas en la lernu-vortaro.

forto aŭ porto?

dobri (Покажи профила) 25 юли 2014, 07:40:04

ratkaptisto:Ambaŭ vortoj ne estas en la lernu-vortaro.

forto aŭ porto?
Kial vi ne uzas alian vortaron, ekzemple la retan PIV-on? En la ĉeĥa versio de lernu-vortaro ankaŭ mankas multaj vortoj!

En la hodiaŭa mondo pli gravas forto.

Fuŝi aŭ puŝi?

Обратно нагоре