У садржају

Затворен
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

од Kokcineleto, 22. новембар 2008.

Поруке: 6311

Језик: Esperanto

ratkaptisto (Погледати профил) 25. јул 2014. 07.44.30

dobri:
ratkaptisto:Ambaŭ vortoj ne estas en la lernu-vortaro.

forto aŭ porto?
Kial vi ne uzas alian vortaron, ekzemple la retan PIV-on? En la ĉeĥa versio de lernu-vortaro ankaŭ mankas multaj vortoj!

En la hodiaŭa mondo pli gravas forto.

Fuŝi aŭ puŝi?
Per mia poŝtelefono mi nur povas uzi la lernu-vortaron.

ratkaptisto (Погледати профил) 25. јул 2014. 18.49.51

"Fuŝi" ne estas bona agado, tial mi elektas "puŝi".

forto aŭ foto?

dobri (Погледати профил) 26. јул 2014. 06.40.58

Forton mi jam elektis, tial hodiaŭ mi preferas foton.

Pranci aŭ princo?

ratkaptisto (Погледати профил) 26. јул 2014. 07.09.06

Kiel junulo mi volis esti princo, tial mi elektas hodiaŭ tiun vorton.

elekto aŭ elektro?

dobri (Погледати профил) 26. јул 2014. 07.43.51

Elektro estas hodiaŭ tro grava, tamen la libera elekto estas pli grava.

Sako aŭ soko?

ratkaptisto (Погледати профил) 26. јул 2014. 09.24.08

Oni bezonas monon kaj por mono oni prenas sakon, ne sokon.

timo aŭ limo?

Clarence666 (Погледати профил) 26. јул 2014. 09.56.44

Ho mi elektas la vorton LIMO ĉar militi kontraŭ faŝismaj (LAND-)LIMOJ estas mia ĉefa afero.

FRAKASO aŭ FRAKTALO ???

ratkaptisto (Погледати профил) 26. јул 2014. 12.01.37

La vorton "fraktalo" mi ne trovis en mia vortaron. "Frakaso" estas negativa agado.

pendi aŭ sendi?

dobri (Погледати профил) 26. јул 2014. 14.34.21

En mia ĉambro pendas murhorloĝo. Do mi elektas tiun vorton.

Vendi aŭ vindi?

ratkaptisto (Погледати профил) 26. јул 2014. 14.43.29

La bakisto vendas vindistan panon.

sano aŭ pano?

Вратите се горе