ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

A aŭ B? Elektu!

از Kokcineleto, 22 نوامبر 2008

پست‌ها: 6311

زبان: Esperanto

gordonflanagan (نمایش مشخصات) 29 ژوئیهٔ 2014،‏ 18:08:47

Lasta Kristnasko mi ĝuis aŭskulti harpon en koncerto

hiphopo aŭ hipnoto

lorna (نمایش مشخصات) 30 ژوئیهٔ 2014،‏ 20:36:45

Hiphopo ne estas mia preferata speco de muziko, sed la kapablo de hipnoti (sovaĝan beston, ekzemple) povus esti utila.

mango aŭ tango?

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 30 ژوئیهٔ 2014،‏ 20:39:58

Ĉar mi volonte dancas, mi elektas "tango".

ŝildo aŭ bildo?

nacxjo (نمایش مشخصات) 30 ژوئیهٔ 2014،‏ 23:38:51

Ĉar oni ne venkus kontraŭ Drako kun tranĉilo kaj bildo, mi prenas ŝildon.

foriru aŭ aliru?

Clarence666 (نمایش مشخصات) 31 ژوئیهٔ 2014،‏ 8:57:28

> La vorton "fraktalo" mi ne trovis en mia vortaron

http://eo.wikipedia.org/wiki/Fraktalo

> foriru aŭ aliru?

Mi foriros baldaux ridulo.gif

Jen la fina elekteblo por vi: IDO aux IDIOTO ???

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 31 ژوئیهٔ 2014،‏ 15:26:30

Miaj idoj ne estas idiotoj, verŝajne viaj ankaŭ ne.

lago aŭ pago?

dobri (نمایش مشخصات) 31 ژوئیهٔ 2014،‏ 18:50:19

Mi ŝatas viziti tian lagon por banado, kie ne necesas pagi.

Erpi aŭ ĉerpi?

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 31 ژوئیهٔ 2014،‏ 19:15:57

La bienistoj erpas kaj la vinfaristoj ĉerpas. Mi pli ofte erpas en mia ĝardeno, kaj "erpi" estas mia elekto.

haki aŭ baki?

gordonflanagan (نمایش مشخصات) 1 اوت 2014،‏ 8:46:14

Mia edzino ĵus hakis la bovaĵon por al manĝo hodiaŭ vespere, sed ŝi ne bakas ĝin.

voĉo aŭ vodko

Clarence666 (نمایش مشخصات) 1 اوت 2014،‏ 13:58:17

> Miaj idoj ne estas idiotoj, verŝajne viaj ankaŭ ne.

Vi pravas. Cxu iam ekzistis ankaux lingvo "IDO" ???

Mi elektas la vorton "vocxo" , dum vodkon mi entute ne bezonas. Vocxon oni uzas por interkomprenigxi, dum vodkon oni drinkas antaux aux dum fifarado de stultajxoj.

URO aux URSO ???

بازگشت به بالا