К содержанию

Закрыта
Макс. 500 сообщений.

A aŭ B? Elektu!

от Kokcineleto, 22 ноября 2008 г.

Сообщений: 6311

Язык: Esperanto

ratkaptisto (Показать профиль) 2 августа 2014 г., 20:41:13

"Vigla" estas bona eco de homoj, tial mi elektas tiun vorton.

korto aŭ vorto?

lorna (Показать профиль) 3 августа 2014 г., 8:50:01

Kutime mi tre interesiĝas pri vortojn. Sed ĉi-foje 'korto' gajnas. Mi pensas pri nia ferio en Pekino, kie ni loĝis en malgranda kortohotelo - belega!

olivo aŭ violo?

ratkaptisto (Показать профиль) 3 августа 2014 г., 19:33:08

Mi prenas olivojn por preparado de la manĝaĵo kaj violojn por la dekoracio de la tablo.

Fablo aŭ tablo?

gordonflanagan (Показать профиль) 3 августа 2014 г., 20:45:40

Morgaŭ mi sidos ĉe la tablo kaj legos fablon.

trito aŭ tritiko

ratkaptisto (Показать профиль) 3 августа 2014 г., 20:52:45

Mi ne konas la vorton "trito", tial mi elektas "tritiko".

ofero : oferto?

gordonflanagan (Показать профиль) 3 августа 2014 г., 21:49:03

Mi elektas "oferto". Mi ofertas helpi vin kun la vorto "trito". En germana "la trito" = "der Molch" ("newt" en anglan)

olivo aŭ omo

ratkaptisto (Показать профиль) 4 августа 2014 г., 6:47:59

gordonflanagan:Mi elektas "oferto". Mi ofertas helpi vin kun la vorto "trito". En germana "la trito" = "der Molch" ("newt" en anglan)

olivo aŭ omo
Dankon pro via helpo.

ratkaptisto (Показать профиль) 4 августа 2014 г., 6:54:23

Mi elektas la vorton "olivio", la signifo "omo" estas tro teknike por mi.

rondo aŭ tondo?

gordonflanagan (Показать профиль) 6 августа 2014 г., 8:38:11

Estos la tempo baldaŭ tondi arbustojn en la ĝardeno.

baleno aŭ balono

ratkaptisto (Показать профиль) 6 августа 2014 г., 11:50:09

Mi elektas balonon, ĉar tiu estas pli malgranda kaj maldanĝera ol baleno.

salo aŭ balo?

Наверх