Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22 listopada 2008

Wpisy: 6311

Język: Esperanto

ratkaptisto (Pokaż profil) 11 sierpnia 2014, 16:59:30

Mi ĉiutage serĉas iun, sed mi ne sorĉas.

kago aŭ tago?

dobri (Pokaż profil) 11 sierpnia 2014, 17:12:57

Tago, ĉar "kago" troviĝas en nenia mia vortaro.

Kaĝo aŭ kafo?

ratkaptisto (Pokaż profil) 11 sierpnia 2014, 17:14:45

dobri:Tago, ĉar "kago" troviĝas en nenia mia vortaro.

Kaĝo aŭ kafo?
Pardonu, ankaŭ en mia ne, sed kaĝo.

ratkaptisto (Pokaż profil) 11 sierpnia 2014, 17:16:30

Mia elekto estas "kafo", ĉar tiu estas mia plej amata trinkaĵo.

Sinki aŭ drinki?

dobri (Pokaż profil) 11 sierpnia 2014, 17:22:56

Se mi multe drinkus, tiam mi povus sinki al iu malplataĵo.

Talaro aŭ telero?

ratkaptisto (Pokaż profil) 11 sierpnia 2014, 17:26:24

Homo en talaro volas havi monon sur sia telero.

valo aŭ balo?

dobri (Pokaż profil) 12 sierpnia 2014, 13:41:53

Dum somera sezono mi preferas pitoreskan valon por promenado.

Tremi aŭ trempi?

ratkaptisto (Pokaż profil) 12 sierpnia 2014, 16:02:49

Tremi estas pli facila ol trempi.

ruso aŭ tuso?

lorna (Pokaż profil) 14 sierpnia 2014, 08:47:35

Mi senlime preferas 'ruso'. Neniu volas tusi.

salti aŭ ŝalti?

ratkaptisto (Pokaż profil) 14 sierpnia 2014, 09:15:21

La vorto ŝalti estas tro teknika por mi, tial mi elektas salti.

fibro aŭ libro?

Wróć do góry