Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

gordonflanagan (Vise profilen) 14. aug. 2014 14.23.23

Mi elektas "libro" ĉar mi ŝatas legi.

veterano aŭ veterinaro

dobri (Vise profilen) 14. aug. 2014 14.24.38

Bona libro, ĉar fadeno estas tro malgranda.
Mi estas jam veterano kaj ne bezonas veterinaron.

Vilo aŭ vilao?

lorna (Vise profilen) 14. aug. 2014 17.52.55

Mi prefurus loĝi en vilao en la kamparo aŭ apud la maro.

skribejo aŭ pentrejo?

ratkaptisto (Vise profilen) 14. aug. 2014 19.42.38

Mi povas skribi, sed ne pentri, tial mi elektas skribejon.

veni aŭ teni?

Malkenar (Vise profilen) 14. aug. 2014 20.49.22

Mi elektas veni ĉar mi preferas esti kun bonaj personoj.

vino aŭ fino

ratkaptisto (Vise profilen) 14. aug. 2014 21.14.23

Vinon mi trinkos ĝis la fino. ☺

tinto aŭ pinto?

gordonflanagan (Vise profilen) 15. aug. 2014 10.54.29

Mi ŝatas promeni al la pinto de la monto.

kuirado aŭ kurado

ratkaptisto (Vise profilen) 15. aug. 2014 12.33.01

Mi ŝatas ambaŭ agadojn: Post la kurado sekvas la kuiradon.

hajlo aŭ najlo?

dobri (Vise profilen) 15. aug. 2014 15.01.59

Najlo estas ofte bezonata, sed hajlon oni ne ŝatas.

Unuaklasa aŭ unuklasa?

ratkaptisto (Vise profilen) 15. aug. 2014 16.01.02

Mi ŝatas unuklasajn aŭtojn kaj ofte vidas unuaklasan junulojn.

litro aŭ vitro?

Tilbage til start