Al contingut

Tancat
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 de novembre de 2008

Missatges: 6311

Llengua: Esperanto

dobri (Mostra el perfil) 16 d’agost de 2014 7.12.59

ratkaptisto:Mi ŝatas unuklasajn aŭtojn kaj ofte vidas unuaklasan junulojn.

litro aŭ vitro?
Certe vi opinis kontraŭon! Mi ne kapablas imagi aŭton, kiu enhavas unu klason. La aŭtoj povas esti unuaklasaj! Kontraŭe le knabinoj povas esti kaj unuklasaj kaj unuaklasaj (precipe tiuj pli aĝaj).

Litro kiel mezurunuo estas grava por mi.

Faldi aŭ fandi?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 16 d’agost de 2014 8.21.27

dobri:
ratkaptisto:Mi ŝatas unuklasajn aŭtojn kaj ofte vidas unuaklasan junulojn.

litro aŭ vitro?
Certe vi opinis kontraŭon! Mi ne kapablas imagi aŭton, kiu enhavas unu klason. La aŭtoj povas esti unuaklasaj! Kontraŭe le knabinoj povas esti kaj unuklasaj kaj unuaklasaj (precipe tiuj pli aĝaj).

Litro kiel mezurunuo estas grava por mi.

Faldi aŭ fandi?
Mi ŝatas unuaklasajn aŭtojn kaj mi vizitis unuklasan lernejon.

Dankon, dobri, pro la konsilo.

ratkaptisto (Mostra el perfil) 16 d’agost de 2014 8.23.56

Mi ofte uzas paperon, neniam feron. Tial mi elektas "faldi".

planko aŭ ŝranko?

gordonflanagan (Mostra el perfil) 16 d’agost de 2014 9.26.44

Mi elektos "ŝranko" ĉar ni transloĝiĝos baldaŭ do ni malplenigas la ŝrankojn

rakedo aŭ raketo

ratkaptisto (Mostra el perfil) 16 d’agost de 2014 16.25.17

La vorto "rakedo" ne estas en mia vortaro. Sed mi malamas raketojn.

nordo aŭ pordo?

sergejm (Mostra el perfil) 16 d’agost de 2014 16.37.35

ratkaptisto:La vorto "rakedo" ne estas en mia vortaro.
Rakedo estas ilo, kiun tenisisto tenas en la mano.

ratkaptisto (Mostra el perfil) 16 d’agost de 2014 17.40.41

sergejm:
ratkaptisto:La vorto "rakedo" ne estas en mia vortaro.
Rakedo estas ilo, kiun tenisisto tenas en la mano.
Dankon.

gordonflanagan (Mostra el perfil) 16 d’agost de 2014 18.24.29

ratkaptisto:
sergejm:
ratkaptisto:La vorto "rakedo" ne estas en mia vortaro.
Rakedo estas ilo, kiun tenisisto tenas en la mano.
Dankon.
Mi pensas ke la germana vorto estas "Schläger"

gordonflanagan (Mostra el perfil) 16 d’agost de 2014 18.28.34

Mi elektas "nordo". Mi ŝatas norde Eŭropo ĉar ĝi ne estas tro varmega.

knuto aŭ knedi

ratkaptisto (Mostra el perfil) 16 d’agost de 2014 19.01.00

Mi elektas "knedi" ĉar tiu estis mia plej amata agado dum mia infantempo.

salo aŭ silo?

Tornar a dalt