Al contingut

Tancat
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 de novembre de 2008

Missatges: 6311

Llengua: Esperanto

PEM71 (Mostra el perfil) 19 d’agost de 2014 19.37.39

Mi diras stepo, ĉar laŭ mia vortaro tie okazas unu el multaj historioj de fama detektivo Sherlock Holmes.

krimromano aŭ amromano?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 19 d’agost de 2014 19.40.11

Mi preferas amromanon, ĉar post la legado de krimromano mi ne povas dormi.

Dolĉaĵo aŭ fumaĵo?

PEM71 (Mostra el perfil) 19 d’agost de 2014 19.43.56

Sendube dolĉaĵo, ĉar mi ne fumas.

maro aŭ lago?

ratkaptisto (Mostra el perfil) 19 d’agost de 2014 19.48.32

Mia elekto estas maro, ĉar ĝi estas pli granda ol lago.

labo aŭ knabo?

PEM71 (Mostra el perfil) 20 d’agost de 2014 11.37.34

Mi ne certas, kion signifas la vorto "labo", pro tio mi diras: "knabo".

Ĉu kinejo aŭ teatro?

gordonflanagan (Mostra el perfil) 20 d’agost de 2014 13.30.01

Mi preferas kinejon.

arabo aŭ arbaro

dobri (Mostra el perfil) 20 d’agost de 2014 17.13.29

Arbaro ĉiam trankviligas min. Kontraŭe arabo povus maltrankviligi min.

Plenlumo aŭ plenluno?

gordonflanagan (Mostra el perfil) 20 d’agost de 2014 17.53.24

Kun plenluno oni havos plenlumo

universo aŭ universitato

dobri (Mostra el perfil) 20 d’agost de 2014 18.21.42

Universitato estas malpli granda kaj pro tio por mi pli komprenebla.

Hipo aŭ hipio?

vincas (Mostra el perfil) 20 d’agost de 2014 18.27.06

hipio estas homo rifuzanta la morojn de la socio de konsumado kaj celanta al senperforto, libereco de sinvestado, de seksaj kaj sociaj rilatoj.

skurĝo aŭ vipo

Tornar a dalt