目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto,2008年11月22日の

メッセージ: 6311

言語: Esperanto

dobri (プロフィールを表示) 2014年8月20日 18:42:36

Por mia ĉevalo sufiĉas vipo.

Needukebla aŭ needukita?

PEM71 (プロフィールを表示) 2014年8月22日 18:03:00

Mi elektas la vorton needukita, ĉar la vorto needukebla signifas tro tristan staton.

Ĉu bazlernejo aŭ mezlernejo?

gordonflanagan (プロフィールを表示) 2014年8月22日 18:22:18

Mi elektas "mezlernejo" ĉar antaŭ multaj jaroj mi estis instruisto en la mezlernejo.

mandareno aŭ mandarino

dobri (プロフィールを表示) 2014年8月22日 18:34:26

Mandarino estas pli bongusta. Mandareno povus esti bongusta nur por kanibaloj.

Substanco aŭ substantivo?

lorna (プロフィールを表示) 2014年8月22日 18:41:12

Mi preferas substancon ĉar substanco estas io, sed substantivo estas nur peceto da lingvo.

falko aŭ talko?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2014年8月22日 19:32:29

Mi estas viro kaj ne havas bezonon por talko, tial mi elektas "falko".

kato aŭ rato?

dobri (プロフィールを表示) 2014年8月23日 4:51:44

Dum mia feriado mi devis mortigi unu raton, por ke la virino ne timu ĝin. Tial mi preferas katon. Vi certe ankaŭ, ĉar vi estas ratkaptisto, ĉu ne?

Ravino aŭ reveno?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2014年8月23日 7:08:41

Dum mia feriado mi havis revenon en belega ravino de montaro.

vizo aŭ vido?

gordonflanagan (プロフィールを表示) 2014年8月23日 7:09:11

Mi elektas "ravino" ĉar ravino estas bela loko en la kamparo.

violo aŭ violono

gordonflanagan (プロフィールを表示) 2014年8月23日 8:16:21

Dufoje hodiaŭ, Ratkaptisto estis unu minuto antaŭ mi !!

Mi elektas "vizo" ĉar oni ne bezonas vizon vojaĝi en Eŭropa.

violo aŭ violono

先頭にもどる