Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

dari Kokcineleto, 22 November 2008

Pesan: 6311

Bahasa: Esperanto

dobri (Tunjukkan profil) 30 Agustus 2014 11.24.44

Foto, ĉar ĝi estas pli vera ol estadas bildo.

Skoldo aŭ skolto?

moorle (Tunjukkan profil) 30 Agustus 2014 17.29.20

Mi elektas "skolto", ĉar mia frato estis skolto .

Grogo aŭ groso ?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 30 Agustus 2014 17.53.16

Vintre mi preferas grogon kaj somere groson.

nomo aŭ homo?

dobri (Tunjukkan profil) 30 Agustus 2014 19.00.33

Homo, ĉar nomo povas signifi eĉ nenion.

Ĉako aŭ ŝako?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 30 Agustus 2014 19.27.46

Mi volonte ludas ŝakon, tial mi elektas tiun vorton.

dubo aŭ tubo?

dobri (Tunjukkan profil) 31 Agustus 2014 10.29.45

Mi ofte dubas. Tubon mi dume ne bezonas.

Rando aŭ rundo?

moorle (Tunjukkan profil) 31 Agustus 2014 18.06.52

Mi elektas "rando", ĉar mi plantis belajn florojn ĉe la rando de nia ĝardeno.

boto aŭ bovo ?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 31 Agustus 2014 18.39.12

Mi elektas la vorton "bovo", ĉar mi volonte manĝas viandon de bovo.

fablo aŭ tablo?

dobri (Tunjukkan profil) 31 Agustus 2014 19.57.16

Mi preferas tablon plenan de bongusta manĝaĵo kaj trinkaĵo.

Foko aŭ floko?

moorle (Tunjukkan profil) 31 Agustus 2014 20.20.59

Mi elektas"fokon",ĉar mi ne ŝatas vintron kum multe da neĝflokoj!

kato aŭ kaso?

Kembali ke atas