Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

dari Kokcineleto, 22 November 2008

Pesan: 6311

Bahasa: Esperanto

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 31 Agustus 2014 20.23.49

Mi preferas "kato", ĉar miaj geamikoj havas multajn katojn.

onklo aŭ nepo?

dobri (Tunjukkan profil) 31 Agustus 2014 21.00.54

Mi preferas onklon, ĉar mi tre ŝatis mian onklon.

Intereso aŭ interezo?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 1 September 2014 06.52.04

Se oni sparas monon ĉe banko, oni havas intereson por interezo.

dormi aŭ formi?

dobri (Tunjukkan profil) 1 September 2014 15.30.00

Mi ŝatas dormi.

Beto aŭ betulo?

moorle (Tunjukkan profil) 1 September 2014 16.32.27

Mi elektas "betulo", ĉarbmi ŝatas tiujn arbojn.

Pano aŭ pako ?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 1 September 2014 16.46.26

Mi elektas "pano", ĉar mi ĉiutage manĝas panon, sed mi malofte ricevas pakon.

limo aŭ timo?

moorle (Tunjukkan profil) 1 September 2014 17.25.55

Mi elektas"timon ", ĉar mi havas " hundtimon"!

mevo aŭ mezo?

dobri (Tunjukkan profil) 1 September 2014 17.43.42

Mevo, kiu flugas meze de la firmamento.

Fandaĵo aŭ fundaĵo?

PEM71 (Tunjukkan profil) 2 September 2014 16.39.07

Fundaĵo, ĉar se mi ne eraras, tie komenciĝas la konstruado de ĉiu domo.

Ču banko aŭ benko?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 2 September 2014 16.47.15

En mia ĝardeno estas tri benkoj, mia mono estas nur ĉe unu banko, tial mi elektas "benko".

rako aŭ rano?

Kembali ke atas