Sadržaj

Zaključaj
Najviše 500 poruka.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22. studenoga 2008.

Poruke: 6311

Jezik: Esperanto

ratkaptisto (Prikaz profila) 4. rujna 2014. 13:27:08

Laŭ mia opinio mi ne ronkas, sed mia edzino ĉiam aŭdas ronkon, tial mi ne elektas "ronki". Mia elekto estas "ronĝi", ĉar neniu ĝis hodiaŭ diris, ke mi ronĝas.

kapo aŭ napo?

moorle (Prikaz profila) 4. rujna 2014. 13:32:43

Mi elektas "kapon", ĉar mi ne ŝatas manĝi napon!

matraco aŭ matrico?

ratkaptisto (Prikaz profila) 4. rujna 2014. 13:36:53

Mia elekto estas "matraco" ĉar mi ĉiunokte dormas sur tiu.

koko aŭ loko?

moorle (Prikaz profila) 4. rujna 2014. 13:40:49

Mi elektas "lokon", ĉat mia ĝardeno estas tre bela loko!

sukceso aŭ sukceno?

ratkaptisto (Prikaz profila) 4. rujna 2014. 13:46:48

Mi neniam havis sukceson dum la serĉado de sukceno ĉe la maro.

Serĉi aŭ ŝerci?

Alkanadi (Prikaz profila) 4. rujna 2014. 14:18:02

Mi ŝatas ŝerci kun homoj.

ludi aŭ gvidi

dobri (Prikaz profila) 4. rujna 2014. 14:27:08

Mi elektas gvidi, ĉar tiam mi estas la unua.

Etera aŭ eterna?

Alkanadi (Prikaz profila) 4. rujna 2014. 15:40:40

Mi volas eternan vivon.

malnormala aŭ normala

dobri (Prikaz profila) 4. rujna 2014. 15:42:08

Normala, ĉar ĝi estas sen surprizo.

Sabato aŭ sabotado?

Alkanadi (Prikaz profila) 4. rujna 2014. 15:45:21

Sabotado, ĉar ĝi estas pli ekscita.

Frukto aŭ furzo

Natrag na vrh