去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto, 2008年11月22日

讯息: 6311

语言: Esperanto

ratkaptisto (显示个人资料) 2014年10月16日下午4:50:05

Mia praavo posedis barĝon kaj havis barbon. Mi ambaŭ ne havas, sed mi povus havi barbon, ĉar tiu estas senkosta.

pordo aŭ bordo?

dobri (显示个人资料) 2014年10月16日下午5:33:24

Pordo de mia loĝejo estas pli proksime.

Kulero aŭ cirkulero?

ratkaptisto (显示个人资料) 2014年10月17日上午7:30:39

Mia elekto estas "kulero" ĉar mi ĉiutage multfoje uzas tiun.

trajno aŭ tramo?

dobri (显示个人资料) 2014年10月17日下午2:50:13

Per trajno oni povas veturi al pli longa distanco.

Mastro aŭ majstro?

ratkaptisto (显示个人资料) 2014年10月17日下午5:27:06

Mi elektas la vorton "mastro", ĉar tiu vorto estas malpli longa ol la alia.

kesto aŭ festo?

moorle (显示个人资料) 2014年10月17日下午7:16:15

Mi elektas "festo", ĉar mi volonte volas festi.

maso aŭ majo?

ratkaptisto (显示个人资料) 2014年10月17日下午7:38:02

La monato "majo" en printempo estas laŭ mia opinio la plej bela monato de la jaro. Tial mi elektas tiun vorton.

luno aŭ lumo?

dobri (显示个人资料) 2014年10月18日下午4:45:22

Lumo de suno estas pli grava ol tiu de luno.

Mevo aŭ nevo?

moorle (显示个人资料) 2014年10月19日下午4:45:14

Mi elektas "mevo", ĉar mi ofte vidis mevojn dum mia ferio proksime de la maro.

tiko aŭ timo ?

dobri (显示个人资料) 2014年10月19日下午6:16:01

Estas malfacila elekto, ĉar mi nenion timas kaj ankaŭ tikon mi ne ŝatas. Tamen ĝi povus esti eĉ lina aŭ kotona ŝtofo.

Konkava aŭ konveksa?

回到上端