Sadržaj

Zaključaj
Najviše 500 poruka.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22. studenoga 2008.

Poruke: 6311

Jezik: Esperanto

moorle (Prikaz profila) 20. listopada 2014. 13:28:58

Mi ne povas elekti, ambaŭ vortoj estas objektoj de la optiko.

movo aŭ moto ?

ratkaptisto (Prikaz profila) 20. listopada 2014. 14:50:55

"Ĉiama movo estas bonege" devas esti la moto de dikuloj.

peni aŭ peti?

dobri (Prikaz profila) 20. listopada 2014. 17:08:06

Peni estas pli brava.

Stilo aŭ stiluso?

ratkaptisto (Prikaz profila) 20. listopada 2014. 18:52:51

Mia elekto estas "stilo", ĉar mi ne konas la alian vorton kaj mia vortaro ankaŭ ne.

leĝo aŭ seĝo?

moorle (Prikaz profila) 20. listopada 2014. 20:30:03

Mi elektas "seĝo", ĉar mi ŝatas ripozi sur la seĝo vespere.

lito aŭ litro ?

ratkaptisto (Prikaz profila) 20. listopada 2014. 20:36:27

Post mi trinkas pli ol unu litron da biero mi elektas mian liton.

tiro aŭ viro?

moorle (Prikaz profila) 21. listopada 2014. 15:52:12

Mi elektas "viro", ĉar multaj viroj estas tre beletaj.

boji aŭ boli ?

ratkaptisto (Prikaz profila) 21. listopada 2014. 15:55:57

Mi malamas la bojadon de hundoj, tial mi elektas "boli".

kuri aŭ kuiri?

vincas (Prikaz profila) 21. listopada 2014. 19:17:46

Kuiri, ĉar kuiri mi ŝatas, sed mi ne estas bona kuiristo.

reto aŭ peto

ratkaptisto (Prikaz profila) 22. listopada 2014. 10:44:21

Mi ĉiutage uzas la reton de la moderna tekniko kaj kelkfoje mi mi havas peton.

preso aŭ premo?

Natrag na vrh