ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

A aŭ B? Elektu!

از Kokcineleto, 22 نوامبر 2008

پست‌ها: 6311

زبان: Esperanto

dobri (نمایش مشخصات) 22 اکتبر 2014،‏ 14:24:24

Stiluso estas parto de la pistilo aŭ de karpelo, kiu portas la stigmon. (PIV)

Pli mi ŝatas preson.

Para aŭ nepara?

moorle (نمایش مشخصات) 23 اکتبر 2014،‏ 19:19:29

Mi elaktas "nepara", ĉar mia naskiĝtago havas neparan nombron.

muso aŭ muŝo?

dobri (نمایش مشخصات) 23 اکتبر 2014،‏ 20:13:17

Muso, ne nur komputila. En mia ĝardeno nun troviĝas ruza muso, kiun mi vane strebas kapti.

Aleno aŭ aluno?

moorle (نمایش مشخصات) 24 اکتبر 2014،‏ 19:23:16

Mi elektas "aluno", ĉar mi konas tiun al la apoteko.

La ulo post mi hodiaŭ manĝis fiŝon kaj terpomojn.

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 24 اکتبر 2014،‏ 19:31:43

moorle:Mi elektas "aluno", ĉar mi konas tiun al la apoteko.

La ulo post mi hodiaŭ manĝis fiŝon kaj terpomojn.
Vi devas skribi "de la apoteko" aŭ "de mia laboro en la apoteko".

La tasko estas erara. Mi publikas alian taskon:

homo aŭ pomo?

moorle (نمایش مشخصات) 24 اکتبر 2014،‏ 20:06:05

Mi elektas pomon, ĉar mi ŝatas manĝi tiujn fruktojn.

Logo aŭ loko ?

gordonflanagan (نمایش مشخصات) 27 اکتبر 2014،‏ 17:51:59

Mi elektas "loko" ĉar mi ŝatas viziti multajn lokojn.

marbordo aŭ marmoto

ratkaptisto (نمایش مشخصات) 27 اکتبر 2014،‏ 18:01:13

Mi vidis marmoton ĉe la marbordo en fantaziolando.

hundo aŭ pundo?

gordonflanagan (نمایش مشخصات) 27 اکتبر 2014،‏ 18:54:48

Nia filo havas hundon kiu kostis ses cent pundoj.

banano aŭ bangalo

dobri (نمایش مشخصات) 28 اکتبر 2014،‏ 17:57:14

Ĉar mi havas ion por manĝi, tial mi elektas bangalon por komforte loĝi.

Sebo aŭ sedo?

بازگشت به بالا