Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

A aŭ B? Elektu!

kelle poolt Kokcineleto, 22. november 2008

Postitused: 6311

Keel: Esperanto

moorle (Näita profiili) 29. oktoober 2014 16:39.00

Mi elektas sebon, ĉar mia edzo ŝatas manĝi panon kun sebo.

ganto aŭ gango?

dobri (Näita profiili) 29. oktoober 2014 18:52.06

Gango, ĉar ĝi estas serĉata de geologiistoj.

Gerilo aŭ gorilo?

moorle (Näita profiili) 30. oktoober 2014 14:28.22

Mi elektas gorilon, ĉar oni povas vodi gorilojn en la zoo.

takto aŭ takso ?

dobri (Näita profiili) 30. oktoober 2014 20:28.18

Por muziko estas takto pli grava.

Vibri aŭ vobli?

Clarence666 (Näita profiili) 1. november 2014 5:56.01

dobri:Vibri aŭ vobli?
Mi elektas la vorton "vobli" cxar temas pri pli komplika do el fizika vidpunkto pli interesa fenomeno.

BORDO aux KORDO ???

ratkaptisto (Näita profiili) 1. november 2014 6:21.20

Mi elektas "bordo", ĉar mi amas la maron kaj la ĉirkaŭaĵo.

korto aŭ vorto?

Clarence666 (Näita profiili) 1. november 2014 6:26.15

Mi elektas la vorton "vorto", sed mi ne scias kial.

VORTO aux VOSTO ???

gordonflanagan (Näita profiili) 1. november 2014 17:08.42

Mi elektas "vorto" ĉar mi esperas lerni pli da esperantoj vortoj.

laci aŭ laĉi

dobri (Näita profiili) 2. november 2014 20:13.28

Laĉi multajn ŝuojn de malgrandaj infanoj estas certe laciga. Tamen "laĉi".

Kveri aŭ kvereli?

ratkaptisto (Näita profiili) 3. november 2014 17:23.29

Kvereli estas malbona agado, ital mi elektas kveri.

zono aŭ sono?

Tagasi üles