Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

gordonflanagan (Vise profilen) 22. nov. 2014 18.16.47

Mi elektas "tukano" - ili estas belegaj birdoj.

pruntedonanto aŭ prunteprenanto

dobri (Vise profilen) 23. nov. 2014 14.36.31

Se temas pri libroj, tiam pruntedonanto, ĉar mi havas multajn.

Torni aŭ turni?

moorle (Vise profilen) 25. nov. 2014 19.55.42

Mi elektas "turni",ĉar mi ne povas torni!

lumo aŭ luko?

dobri (Vise profilen) 25. nov. 2014 20.47.27

Lumo estas tre grava, tial la luko devas esti sufiĉe granda por ke estu lumo.

Lamo aŭ lamao?

lorna (Vise profilen) 25. nov. 2014 23.55.41

Mi elektas 'lamao' ĉar nia filo loĝas apud la preĝejo de lamaoj en Pekino.
Jen poemo en la anglan pri 'lamo' kaj 'lamao'.

A one 'l' lama is a priest.
A two 'l' llama is a beast.
But I'll bet a silk pyjama
That there is no three 'l' lllama.

Pardonu ke mi krokodilas.

plumbo aŭ oro

dobri (Vise profilen) 26. nov. 2014 16.09.10

Ĉar ĉiuj atendas elekton de la oro, tial mi spite elektas plumbon!

Kolo aŭ koalo?

gordonflanagan (Vise profilen) 3. dec. 2014 23.27.50

Mi elektas "koalo" ĉar la koalo estas belega besto el Aŭstralio

torto aŭ pasteĉo

dobri (Vise profilen) 4. dec. 2014 16.46.19

Pasteĉon mi manĝas pli ofte, tial mi preferus torton.

Uzuri aŭ uzurpi?

ratkaptisto (Vise profilen) 19. dec. 2014 12.51.18

Ambaŭ agadoj ne estas bonaj. La malpli malbona agado estas "uzuri", tial mi elektas tiun vorton.

mordo aŭ nordo?

gordonflanagan (Vise profilen) 19. dec. 2014 14.14.29

Mi elektas "nordo" ĉar mi loĝas en norda Irlando

pesi aŭ peti

Tilbage til start