Vai all’indice

Chiuso
Max. 500 messaggi.

A aŭ B? Elektu!

di Kokcineleto, 22 novembre 2008

Messaggi: 6311

Lingua: Esperanto

gordonflanagan (Mostra il profilo) 05 gennaio 2015 19:48:34

Mi elektas "ludo" ĉar ni ludis komputilajn ludojn je Kristnaskfesto kaj nova jaro festo kun nia filo kaj nia bo-filino.

plaĉi aŭ placo ?

dobri (Mostra il profilo) 05 gennaio 2015 21:14:36

Gameto estas seksa ĉelo.

Al mi plaĉas ne nur placo, sed ankaŭ la stratoj.

Glaso aŭ klaso?

ratkaptisto (Mostra il profilo) 06 gennaio 2015 10:21:03

Mia elekto estas "glaso", ĉar oni devas trinki multe kaj ĉiutage. Oni ofte prenas glason anstataŭ botelon.

teni aŭ preni?

dobri (Mostra il profilo) 06 gennaio 2015 15:18:18

Se ie troviĝas io konvena, prenu tion kaj poste firme tenu ĝin!

Diri aŭ tiri?

ratkaptisto (Mostra il profilo) 06 gennaio 2015 20:01:32

Diru nenion kaj tiri la vagoneton.

peto aŭ leto?

PlaidMouse (Mostra il profilo) 07 gennaio 2015 01:15:15

ratkaptisto:Diru nenion kaj tiri la vagoneton.

peto aŭ leto?
Peto, ĉar mi ĉiam petas ion el aliaj gehomoj.

Nova onda muziko aŭ ritmo kaj bluso?

moorle (Mostra il profilo) 07 gennaio 2015 09:19:14

Mi elektas "ritmo kaj bluso", ĉar ma ŝatas aŭdi tiujn.

lapo aŭ lafo ?

ratkaptisto (Mostra il profilo) 07 gennaio 2015 10:22:12

Mi pli bone scias lapon, tial mi elektas tiun vorton.

vorto aŭ morto?

dobri (Mostra il profilo) 07 gennaio 2015 15:20:14

Mi ankoraŭ ne volas morti, tial mi preferas vorton.

Greno aŭ kreno?

ratkaptisto (Mostra il profilo) 08 gennaio 2015 11:28:28

Greno por nutraĵo estas pli grava ol kreno.

grava aŭ lama?

Torna all’inizio