Přejít k obsahu

Uzamčeno
Max. 500 zpráv.

A aŭ B? Elektu!

od uživatele Kokcineleto ze dne 22. listopadu 2008

Příspěvky: 6311

Jazyk: Esperanto

gordonflanagan (Ukázat profil) 13. ledna 2015 23:06:40

Oni mezuras mikrobojn en mikronoj.

pioĉo aŭ piono ?

petitka (Ukázat profil) 14. ledna 2015 8:08:51

Piono, ĉar ĝi tenas nian ŝipon en haveno.

pigra aŭ pika?

ratkaptisto (Ukázat profil) 14. ledna 2015 9:58:30

Ambaŭ vortojn mi ne amas. Laŭ mia vortaro ekzistas nur "piki". Mi elektas "pigra", ĉar tiu adjektivo estas konata de mi.

koni aŭ soni?

petitka (Ukázat profil) 14. ledna 2015 12:38:46

Mi elektas koni, tio sonas tre bone, se mi jam konas...

Mane aŭ vane?

dobri (Ukázat profil) 14. ledna 2015 16:03:24

Mane mi ŝatas karesi mian amatinon. Tamen vane.

Piano aŭ pino?

ratkaptisto (Ukázat profil) 14. ledna 2015 22:31:00

Mi Javas pinoarbon en mia ĝardeno sed ne pianon en mia domo.

domo aŭ komo?

petitka (Ukázat profil) 15. ledna 2015 7:17:04

Mi ŝatas domon, komon mi timas, se mi eraras, rezulto danĝere ŝanĝiĝos.

Tokipono aŭ ono?

ratkaptisto (Ukázat profil) 15. ledna 2015 7:58:11

Mi preferus Tokipono, ĉar tiu estas interesa lingvo.

fibro aŭ libro?

petitka (Ukázat profil) 15. ledna 2015 8:06:13

Ambaŭ, sed libro estas pli interesa.

Muro aŭ kruro?

dobri (Ukázat profil) 15. ledna 2015 17:47:35

Kruro, ĉar mi bezonas ĝin.

Bobelo aŭ bobeno?

Zpět na začátek