Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

petitka (Vise profilen) 15. jan. 2015 18.09.25

Bobeno, ĉar ĝi estas uzita por prepari fadenon.

Kruĉo aŭ kaŭĉo?

dobri (Vise profilen) 15. jan. 2015 18.19.28

Mi preferus kruĉon plenan da biero.

Gaŭĉo aŭ gaŭĝo?

petitka (Vise profilen) 16. jan. 2015 07.38.51

Gaŭĉo estas verviro, mi elektas lin.

Kamelo aŭ kanguruo?

dobri (Vise profilen) 16. jan. 2015 16.19.36

Mi elektas kanguruon, ĉar ĝi estas pli rara ĉe ni.

Gota aŭ kota?

ratkaptisto (Vise profilen) 16. jan. 2015 17.30.40

"Kota" estas fekvorto, tial mi elektas la vorton "gota".

bombo aŭ tombo?

petitka (Vise profilen) 16. jan. 2015 18.53.03

Mi elektas tombon, tio estas pli natura loko de nia estaĵo.

Meksiko aŭ leksiko?

ratkaptisto (Vise profilen) 16. jan. 2015 20.01.09

Mi volonte vojaĝas, tial mi elektas "Meksiko".

Sofo aŭ stofo?

dobri (Vise profilen) 17. jan. 2015 05.26.37

Sofo estas por mi pli utila, ĉar kiel mezurunuo mi preferas litron ol stofon.

Bruo aŭ pruo?

petitka (Vise profilen) 17. jan. 2015 07.27.50

Mi elektas pruo, tie mi sentas feliĉe.

Kokino aŭ ovo?

ratkaptisto (Vise profilen) 17. jan. 2015 08.23.04

Mi elektas "ovo", ĉar tiun mi volonte manĝas.

nazo aŭ vazo?

Tilbage til start