去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto, 2008年11月22日

讯息: 6311

语言: Esperanto

jchthys (显示个人资料) 2009年4月29日下午11:55:21

x Andres x:Gitaro, ĉar mi ludas ĝin kaj ĝi sonas bone

amuziĝi aŭ amuzigi?
(Nu! La piano estas pli bona! -- Kvankam mi ludas ambaŭ.)

Amuzigi, ĉar mi ĉiam feliĉiĝas kaj amuziĝas, kiam mi amuzigas.

Ho aŭ Ve?

dobri (显示个人资料) 2009年5月3日下午3:01:50

Medolo estas onidire bongusta, kontraŭe medalo estas nemanĝebla. Tial medolo.
Parenteze "amuzi" estas transitiva verbo, tial "amuzigi" estas eraro.

Temo aŭ timo?

Rogir (显示个人资料) 2009年5月3日下午3:21:18

Timo estas malbona konsilo. Temon ni bezonas!

Jes aŭ ne?

dobri (显示个人资料) 2009年5月3日下午7:48:26

Ĉiam jes. Nur se iu postulas monon de mi, tiam mi respondas "ne".

Stampo aŭ stumpo?

Oŝo-Jabe (显示个人资料) 2009年5月3日下午9:13:00

Stumpo, ĉar oni povas sidi arbostumpe.

Damludo aŭ Legado?

Rogir (显示个人资料) 2009年5月3日下午9:53:24

Damludo estas ĉiam la sama ludo, eĉ se iu elpensas novan strategion, neniu nova informo troviĝas, malkiel en legado. Tial mi pli ŝatas legadon.

Legado aŭ legato?

dobri (显示个人资料) 2009年5月6日下午2:21:38

Unuavide mi opiniis, ke "legato" estas taktmezuro de muziko, sed konsultinte vortaron mi ekvidis, ke la koncerna muzika esprimo estas "legate". Legato estas diplomato el Vatikano. Tial mi preferas legadon.

Treni aŭ tremi?

Rogir (显示个人资料) 2009年5月6日下午2:32:28

Tremi ofte estas pro timo aŭ malvarmo, kaj mi ŝatas neniun. Tial mi elektas treni.

Nubo aŭ flugmaŝino?

dobri (显示个人资料) 2009年5月6日下午5:47:34

Flugi sur nubo kapablis nur Aladin kaj similaj fakiroj. Mi preferus flugmaŝinon.

Fajfilo aŭ fajrilo?

Rogir (显示个人资料) 2009年5月7日上午10:08:54

Fajfi mi mem povas fari per mia buŝo, fajrilo estas pli utila!

Fiino aŭ Finno?

回到上端