Ku rupapuro rw'ibirimwo

Yugawe
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

ca, kivuye

Ubutumwa 6311

ururimi: Esperanto

dobri (Kwerekana umwidondoro) 17 Nzero 2015 10:28:20

Mi ĉiam bezonas mian nazon, tamen manĝado povas esti preparita alimaniere ol en vazo.

Bordo aŭ pordo?

petitka (Kwerekana umwidondoro) 17 Nzero 2015 11:46:22

Pordo, ĉar per pordo ni eniras en la objekton.

Ruĝo aŭ fuĝo?

dobri (Kwerekana umwidondoro) 17 Nzero 2015 13:37:08

Ruĝa koloro plaĉas al mi, kontraŭe fuĝi ne estas mia kutima maniero.

Sekura aŭ asekura?

ratkaptisto (Kwerekana umwidondoro) 17 Nzero 2015 20:19:36

Vi estas sekura, se via domo estas asekura.

budo aŭ ludo?

dobri (Kwerekana umwidondoro) 17 Nzero 2015 20:47:22

Kun propra budo estas nur zorgoj, tial ludo.

Direkto aŭ direktoro?

petitka (Kwerekana umwidondoro) 18 Nzero 2015 07:31:33

Mi elektas direkton, kiu celas al miaj ŝatataj lokoj.
Pagano aŭ uragano?

gordonflanagan (Kwerekana umwidondoro) 18 Nzero 2015 13:42:47

Mi elektas "uragano". Estis tre vente ĉi tiu semajno.

organo aŭ orgeno

ratkaptisto (Kwerekana umwidondoro) 18 Nzero 2015 17:41:41

En la preĝejo mi volonte kantas kaj mi volonte aŭdas orgenon.

mono aŭ sono?

gordonflanagan (Kwerekana umwidondoro) 18 Nzero 2015 18:15:48

Mi elektas "sono". Mi ankaŭ ŝatas la sonon de la orgeno.

monsumo aŭ musono

moorle (Kwerekana umwidondoro) 19 Nzero 2015 20:52:36

Mi elektas "monsumo", ĉar mi volas ŝpari.

lenso aŭ lento?

Subira ku ntango