Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22 listopada 2008

Wpisy: 6311

Język: Esperanto

Polaris (Pokaż profil) 27 stycznia 2015, 20:07:58

dobri:Pastaĵoj pli bongustas al mi.

Disfali aŭ disfaldi?
Disfaldi----Se pritemas la monon, mi ankoraŭ povas elspezi ĝin.

Kapitalismo aŭ kataklismo?

dobri (Pokaż profil) 27 stycznia 2015, 21:55:01

Kataklismon mi tute ne ŝatas. Kapitalismo pli plaĉas al mi.

Golo aŭ kolo?

Clarence666 (Pokaż profil) 28 stycznia 2015, 11:02:19

> Kapitalismo pli plaĉas al mi.

VE!!! Iam laboristaro pereigos vin.

> Golo aŭ kolo?

Golo estas pli mojosa, kaj havas kroman avantagxon ke gxi ne povas farigxi agloko de senkapigo.

PADO aux PANO ???

petitka (Pokaż profil) 28 stycznia 2015, 12:42:28

Pano plaĉas al mi, kun pano mi eĉ povus ekiri ĉe la pado.

Tundro aŭ tondro?

gordonflanagan (Pokaż profil) 28 stycznia 2015, 14:32:19

Mi elektas "tondro". Ni ne havas tondron hodiaŭ, ni havas neĝon posttagmeze.

sana aŭ saĝa ?

dobri (Pokaż profil) 28 stycznia 2015, 14:54:45

Kiu volas esti saĝa, tiu nepre devas esti sana. Do sana estas pli grava.

Barelo aŭ baremo?

petitka (Pokaż profil) 28 stycznia 2015, 15:24:22

Mi elektas barelon, barelo da biero helpas soleni nian elegantulinon.

Pesto aŭ festo?

dobri (Pokaż profil) 28 stycznia 2015, 17:27:18

Kompreneble festo, ĉar mi ne ŝatas malsanon.

Bero aŭ bereto?

moorle (Pokaż profil) 28 stycznia 2015, 18:25:01

Mi elektas "bero",ĉar mi ne havas bereton kaj mi ŝatas manĝi berojn.

vento aŭ vendo?

dobri (Pokaż profil) 28 stycznia 2015, 19:18:33

Mi ne estas vendisto, tial milda vento.

Senkarna aŭ senkadra?

Wróć do góry