Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

Polaris (Vise profilen) 28. jan. 2015 20.29.05

dobri:Mi ne estas vendisto, tial milda vento.

Senkarna aŭ senkadra?
Senkadra---mi iam povas aldoni kadron pli malfrue.

Reĝi aŭ preĝi?

dobri (Vise profilen) 28. jan. 2015 20.36.32

Reĝi estus pli interesa.

Branĉo aŭ brando?

petitka (Vise profilen) 29. jan. 2015 08.10.57

Branĉo de florantaj ĉerizujoj, hmm, tio estas printempo

Printempo aŭ tempo de rikolto?

ratkaptisto (Vise profilen) 29. jan. 2015 09.08.12

Mia elekto estas printempo, ĉar tiu tempo sekvos baldaŭ.

elekto aŭ elektro?

dobri (Vise profilen) 29. jan. 2015 09.37.30

Elektro estas tio, kion mi elektas.

Harpo aŭ karpo?

petitka (Vise profilen) 30. jan. 2015 09.01.05

Mi elektas harpon en mia animo, kiam mi manĝas karpon.

Vido aŭ memfido?

dobri (Vise profilen) 30. jan. 2015 12.23.45

Mi emas ĉion vidi mem propraokule.

Medio aŭ medito?

gordonflanagan (Vise profilen) 30. jan. 2015 14.40.33

Mi meditas pri la medio

muskato aŭ muskolo ?

petitka (Vise profilen) 30. jan. 2015 15.31.21

Mi elektas muskolojn, ĉar tio tre plaĉas al mi - muskolozaj viroj.

Pino aŭ vino?

ratkaptisto (Vise profilen) 30. jan. 2015 18.14.39

Mi jam plantis pinojn kaj ankaŭ trinkis vinon. La trinkado de vino estas pli agrabla ol la laborado.

loko aŭ voko?

Tilbage til start