Zum Inhalt

Geschlossen
Max. 500 Nachrichten.

A aŭ B? Elektu!

von Kokcineleto, 22. November 2008

Beiträge: 6311

Sprache: Esperanto

petitka (Profil anzeigen) 30. Januar 2015 19:25:56

Mi elektas lokon. Tien, kie ni sentas nin bone.

Rado aŭ pado?

moorle (Profil anzeigen) 31. Januar 2015 18:47:51

mi elektas padon, ĉar mi loĝas proksime de la pado Wesero.

nokto aŭ noktuo ?

ratkaptisto (Profil anzeigen) 31. Januar 2015 19:54:35

Mi elektas "nokto", ĉar mi ĝuos tion baldaŭ.

teni aŭ preni?

petitka (Profil anzeigen) 1. Februar 2015 07:21:38

Mi elektas "preni", ĉar mi havas nenion por teni.

Nuksa aŭ luksa?

dobri (Profil anzeigen) 1. Februar 2015 21:45:08

Luksa estas facila elekto, ĉar ĉiu homo strebas vivi lukse.

Horto aŭ vorto?

ratkaptisto (Profil anzeigen) 3. Februar 2015 18:15:06

Mi preferas "vorto", ĉar tiu vorto estas ĉiutage pli grava ol "horto".

morto aŭ sorto?

petitka (Profil anzeigen) 3. Februar 2015 18:22:15

Mi elektas morton, ĉar sorton mi ne povas elekti, sed rëspekti.

Kredi aŭ bredi?

dobri (Profil anzeigen) 4. Februar 2015 15:54:35

Mi ne emas bredi iun animalon, tial mi preferas kredi, ke mia amatino daŭre rememoras min.

Per aŭ por?

ratkaptisto (Profil anzeigen) 5. Februar 2015 20:50:16

Mi pensas, ke oni uzas la vorton "por" pli multe ol la alia, tial mi elektas "por".

pro aŭ por?

petitka (Profil anzeigen) 6. Februar 2015 07:38:08

Por bone ellerni gramatikon mi devus ĝuste uzi ĝin.

razenpilko aŭ rudro?

Zurück nach oben