Sadržaj

Zaključaj
Najviše 500 poruka.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22. studenoga 2008.

Poruke: 6311

Jezik: Esperanto

moorle (Prikaz profila) 6. veljače 2015. 12:07:52

Mi ekektas rudron, ĉar mia filo havas rudŝipeto.

kupolo aŭ kupono?

petitka (Prikaz profila) 6. veljače 2015. 15:11:51

Mi elektas kupolon, de tie estas vivo pli mirakla.

kvanto aŭ kreanto?

dobri (Prikaz profila) 7. veljače 2015. 06:25:43

Kreanto povas krei eĉ kvanton de io.

Raso aŭ rasto?

petitka (Prikaz profila) 12. veljače 2015. 07:34:31

Mi ne konas vorton rasto, do mi elektas rason, kiu indikas nian apartenecon al ia homara integriĝo.

Foto aŭ oomoto?

dobri (Prikaz profila) 12. veljače 2015. 18:29:07

Rasto aŭ prefere rastado estas kolektado de fojno per tiucela ilo. Ankaŭ krupiero en ruleto rastas monon de perdintaj ludantoj.

Ĉar mi konas oomoton, tial mi preferas foton.

Semo aŭ semolo?

ratkaptisto (Prikaz profila) 13. veljače 2015. 20:35:01

Mi elektas "semo", ĉar tiu vorto estas pli mallonga ol la alia.

turo aŭ ŝpuro?

petitka (Prikaz profila) 14. veljače 2015. 07:55:46

Mi elektas "turo", ĉar mi ŝatas vidi lontane.

vico aŭ pico?

dobri (Prikaz profila) 14. veljače 2015. 08:37:43

Stari en vico antaŭ vendeja kiosko ne interesas min. Prefere mi manĝos picon.

Reflekti aŭ refrakti?

moorle (Prikaz profila) 15. veljače 2015. 13:19:27

Mi elektas "reflekti", ĉar mi havas sportvestoj kun reflekto.

spiko aŭ spico ?

dobri (Prikaz profila) 15. veljače 2015. 18:48:32

Ambaŭ estas necesaj por manĝado, do mi elektas spikon.

Merito aŭ merizo?

Natrag na vrh