Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 noiembrie 2008

Contribuții/Mesaje: 6311

Limbă: Esperanto

ratkaptisto (Arată profil) 17 februarie 2015, 11:17:43

Se mi manĝas merizon, mi havas meriton por la tombejo.

ĥoro au horo?

Fabielyon (Arată profil) 17 februarie 2015, 13:29:53

ĥoro,
ĉar sen ĥoro la horoj pasas malĝoje.

paroli aŭ aŭskulti ?

ratkaptisto (Arată profil) 17 februarie 2015, 16:03:49

Aŭskulti estas pli grava agado ol paroli.

nesto aŭ festo?

dobri (Arată profil) 17 februarie 2015, 17:22:16

Mi preferas festadon.

Holdo aŭ holko?

moorle (Arată profil) 21 februarie 2015, 20:32:01

Mi elektas "holkon", ĉar mi ŝatas specialajn plantojn.

pasto aŭ pastro ?

petitka (Arată profil) 22 februarie 2015, 07:32:57

Mi elektus bongustan paston.

velki aŭ melki?

iowtle (Arată profil) 22 februarie 2015, 09:57:33

Mi elektas melki, ĉar freŝan kapran lakton mi tre ŝatas.

bovidaĵo aŭ ŝafidaĵo?

vincas (Arată profil) 22 februarie 2015, 13:16:52

Mi pli ŝatas bovidaĵon.

putino aŭ Putino

dobri (Arată profil) 22 februarie 2015, 13:18:23

Bovidaĵo al mi pli bongustas. Ankaŭ putino estus pli ŝatata de mi ol Putino.

Ranĉo aŭ tranĉo?

moorle (Arată profil) 24 februarie 2015, 16:35:58

Mi elektas "tranĉo", ĉar mi ne konas ranĉon!

kamelo aŭ kamero?

Înapoi mai sus