Naar de inhoud

Gesloten
Max. 500 berichten.

A aŭ B? Elektu!

door Kokcineleto, 22 november 2008

Berichten: 6311

Taal: Esperanto

dobri (Profiel tonen) 24 februari 2015 18:03:45

Ranĉo estas establo de brutbredado, usona bieno.

Kamelo, ĉar ĝi estas pli granda.

Kalo aŭ kelo?

petitka (Profiel tonen) 25 februari 2015 06:52:09

Mi elektas kelon, ĉi tie troviĝas bongustaj aĵoj.

Plendi aŭ endi?

dobri (Profiel tonen) 25 februari 2015 14:28:45

Se mi havas malagrablan laboron, tiam mi preferas ĝin endi ol nur plendi.

Pozicio aŭ ekspozicio?

ratkaptisto (Profiel tonen) 26 februari 2015 07:52:35

Mi interesiĝas por aŭtoj, tial mi elektas "ekspozicio".

rubo aŭ dubo?

petitka (Profiel tonen) 26 februari 2015 07:57:41

Mi elektas dubon, mi ne povas esti konvinkita pri ĉio.

Marbordo aŭ babordo?

dobri (Profiel tonen) 26 februari 2015 14:45:55

Mi neniam deĵoris sur ŝipo, tial por mi sufiĉas marbordo.

Logiĝi aŭ loĝigi?

petitka (Profiel tonen) 28 februari 2015 07:11:18

Mi elektos loĝigi, tien ni trovos tegmenton super niaj kapoj.

Konkordo aŭ senordo?

dobri (Profiel tonen) 28 februari 2015 08:54:17

Kvankam mi iam inter miaj aĵoj havas senordon, tamen mi pli ŝatas konkordon.

Plorbleki aŭ plorĝemi?

petitka (Profiel tonen) 28 februari 2015 13:50:55

Legado sciigas plorĝemi, do mi elektas ĝin.

Koto aŭ kotakvo?

dobri (Profiel tonen) 28 februari 2015 15:17:49

Mi preferas veran koton, ne nur malpuran akvon.

Bori aŭ rori?

Terug naar boven