Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

dobri (Å vise profilen) 2009 5 7 17:57:50

Mi elektas loĝanton de Finnlando. Sed kion signifas Fiino? Ĉu malfaman virinon?

Feino au foino?

fizikisto (Å vise profilen) 2009 5 8 15:08:34

De feino mi povas deziri ion, do mi elektas feinon.

Matematiko aŭ fiziko?

Rogir (Å vise profilen) 2009 5 9 12:34:40

Prefere ambaŭ, sed mi nur havas limigitan tempon, kaj mi unue lernas fizikon ĉar mi povas uzi ĝin en la mondo preskaŭ ĉie.

Biliono aŭ duiliono?

annadahlqvist (Å vise profilen) 2009 5 9 21:19:40

mi ne scias la vorto duiliono, la vortaro diras du -ili -ono, kaj kio estas tio? Por tio, mi diras biliono, miliono milionoj, tio estas multege de io. Sed mi esperas ke estas bonaĵo, ĉar sed estas malboaĵo, estas multege da malbonaĵoj... sed mi estas optimisto.

anarĥia komunisto aŭ alcentriga socialisto?

Vilinilo (Å vise profilen) 2009 5 10 00:57:32

annadahlqvist:anarĥia komunisto aŭ alcentriga socialisto?
Alcentriga socialisto. Kiel diras la proverbo, virtus in medium est, "virto estas en mezo" okulumo.gif

Ĉu Ĵazo (Jazz) aŭ Bluso (Blues)?

jchthys (Å vise profilen) 2009 5 10 01:20:42

Vilinilo:Ĉu Ĵazo (Jazz) aŭ Bluso (Blues)?
Bluso, ĉar tiu nomo estas el angla multnombra nomo, kaj ĝia akordoj estas amuzaj.

Pekino aŭ Tokjo?

Rogir (Å vise profilen) 2009 5 10 11:41:32

Tokio, ĉar ĝi estas la urbo de la futuro (almenaŭ en fikcio).

Bicikli aŭ naĝi?

bbc (Å vise profilen) 2009 5 10 12:23:53

Naĝi! Ĉar mi naskiĝis je julio, mi estas akva zodiako. MI estis naĝulo dum 4 jaroj. Naĝi estas bonega, speciale je somero.

Intuicio aŭ Pripenso?

Vilinilo (Å vise profilen) 2009 5 10 14:31:25

Pripenso. Intuicio sole ne sufiĉas por fari bonajn decidojn.

Ĉu ‘tiu ĉi’ aŭ ‘ĉi tiu’?

fizikisto (Å vise profilen) 2009 5 10 15:05:49

Ĉi tiu, ĉar ĝi sonas pli bone.

Vere aŭ fantazie?

Tibake til toppen