Tästä sisältöön

Suljettu
Max. 500 viestiä.

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto :lta, 22. marraskuuta 2008

Viestejä: 6311

Kieli: Esperanto

petitka (Näytä profiilli) 15. maaliskuuta 2015 17.43.28

Magnezio estas bezonata por korpo.

Daŭri aŭ kaŭri?

dobri (Näytä profiilli) 15. maaliskuuta 2015 18.25.59

Daŭri malkaŝante sin.

Parieto aŭ parietalo?

petitka (Näytä profiilli) 16. maaliskuuta 2015 6.16.02

Parieto estas korpa parto, parietalo ene.

Mamonema aŭ manopugnita?

dobri (Näytä profiilli) 16. maaliskuuta 2015 18.51.15

petitka:Parieto estas korpa parto, parietalo ene.

Mamonema aŭ manopugnita?
Ambaŭ estas korpopartoj!
Mamonema, ĉar mi ŝatas havi ĉiam sufiĉe da mono.

Ciklo aŭ ciklono?

gordonflanagan (Näytä profiilli) 17. maaliskuuta 2015 11.42.52

Mi elektas "ciklo". Mi ĵus aĉetis novan ciklon.

taksi aŭ taksio

petitka (Näytä profiilli) 17. maaliskuuta 2015 13.18.07

Taksio servas por moviĝi pli rapide.

Kubo au rondo?

dobri (Näytä profiilli) 18. maaliskuuta 2015 18.25.48

Kubo, ĉar tiu povas esti aŭ insulo aŭ solido.

Rado aŭ rido?

petitka (Näytä profiilli) 18. maaliskuuta 2015 18.57.30

Radon mi ŝatas uzi, kruroj ne funkcias tiel rapide.

Kredo aŭ krado?

dobri (Näytä profiilli) 18. maaliskuuta 2015 19.19.50

Krado gravas pro kradrostado de viando, tamen inter amantoj devas regi ambaŭflanka kredo.

Skoto aŭ skotero?

vincas (Näytä profiilli) 18. maaliskuuta 2015 20.25.53

Per skotero vi povas veturi tre rapide.

karbo aŭ kardo

Takaisin ylös