Naar de inhoud

Gesloten
Max. 500 berichten.

A aŭ B? Elektu!

door Kokcineleto, 22 november 2008

Berichten: 6311

Taal: Esperanto

Sebasities (Profiel tonen) 10 mei 2009 19:57:07

Fantazie: la fantazio estas fojfoje pli vera ol la vero.

Oranĝsuko aŭ kremframboj ?

Miland (Profiel tonen) 10 mei 2009 21:01:08

Sebasities:Oranĝsuko aŭ kremframboj ?
Oranĝsuko; ne plaĉas al mi molaj pudingoj.

Granatoj aŭ vinberoj?

Sebasities (Profiel tonen) 11 mei 2009 12:09:38

Vinberoj : mi pli ŝatas la vinon ol la granatsiropo.

Lupeno aŭ konvalo ?

dobri (Profiel tonen) 11 mei 2009 16:34:10

Mi preferas konvalon pro bonodoro.

Segaĵo aŭ sekeco?

Miland (Profiel tonen) 11 mei 2009 18:51:14

dobri:Segaĵo aŭ sekeco?
Segaĵo, sur kiu mi povus sidi komforte dum kuraci sekecon per oranĝsuko!

Leda ŝultrosako aŭ ŝultrosako de alia materialo?

Rogir (Profiel tonen) 12 mei 2009 08:48:43

Prefere de alia materialo, ledo iĝas tro varma.

Varma aŭ malvarma?

jchthys (Profiel tonen) 12 mei 2009 13:49:17

Rogir:Prefere de alia materialo, ledo iĝas tro varma.

Varma aŭ malvarma?
La varmon mi ŝategas, ĉar mi tiam sentas min viva!

Tero aŭ maro?

dobri (Profiel tonen) 12 mei 2009 18:04:31

Tero, ĉar ĝi estas pli firma.

Firma aŭ filma?

Rogir (Profiel tonen) 12 mei 2009 22:09:57

Neniu memoro pli firma ol memoro (sur)filma!

Ĉiela bluo aŭ oceana bluo?

Vilinilo (Profiel tonen) 12 mei 2009 22:36:29

Rogir:Neniu memoro pli firma ol memoro (sur)filma!

Ĉiela bluo aŭ oceana bluo?
La oceana, malgraŭ tia nur spegulas ĉielon...

Ĉu "¿?" aŭ "?" ?

Terug naar boven