Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

petitka (Å vise profilen) 2015 4 10 09:27:13

Mi provos loton, ĉu feliĉo atendas min?

Planti aŭ atendi?

dobri (Å vise profilen) 2015 4 10 11:14:08

Kion mi plantos, tio restos post mi.

Precize aŭ precioze?

petitka (Å vise profilen) 2015 4 11 11:24:08

Certe precize mi plenumis mian taskon.

Ponto aŭ vadejo?

gordonflanagan (Å vise profilen) 2015 4 11 14:09:13

Kiam mi promenas mi preferas la ponton - miaj piedoj restas sekaj .

kapo aŭ kapro?

dobri (Å vise profilen) 2015 4 11 14:45:45

Mia kapo estas certe pli grava ol iu besto.

Poro aŭ poreo?

petitka (Å vise profilen) 2015 4 12 06:19:34

Jes, ni plantas poron kaj manĝas poreon.

Mielo aŭ Mielno?

dobri (Å vise profilen) 2015 4 12 06:34:39

petitka:Jes, ni plantas poron kaj manĝas poreon.

Mielo aŭ Mielno?
Sed "poro" estas truo en iu materialo. Kiamaniere vi kapablas ĝin planti?

Mielo pli bongustas por mi ol pola urbo.

Spaco aŭ spado?

petitka (Å vise profilen) 2015 4 12 09:03:09

Spacon bezonas mi.

Urbrando aŭ prerio?

dobri (Å vise profilen) 2015 4 20 11:54:24

Mi ŝatas komuniki kun homoj, tial urborando.

Racio aŭ radio?

vincas (Å vise profilen) 2015 4 20 13:27:27

Mi ofte aŭskultas radion.

ŝajni aŭ brili

Tibake til toppen