Ku rupapuro rw'ibirimwo

Yugawe
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

ca, kivuye

Ubutumwa 6311

ururimi: Esperanto

al_lastor (Kwerekana umwidondoro) 1 Ruheshi 2015 10:33:14

Lago, ĉar ĝi pli puras.

stelo aŭ flago?

Rachaelz (Kwerekana umwidondoro) 1 Ruheshi 2015 13:10:29

stelo, ĉar mi tre ŝatas astronomion. Ankaŭ ĉar la suno estas stelo, kaj la suno donas al ni vivon.

piratoj aŭ ŝinoboj?

al_lastor (Kwerekana umwidondoro) 1 Ruheshi 2015 13:14:17

Piratoj, ĉar mi malŝatas filmon "Naruto"'n

kato aŭ hundo?

ratkaptisto (Kwerekana umwidondoro) 1 Ruheshi 2015 14:27:13

Mi preferus "hundo", ĉar mi antaŭ kelkaj jaroj posedis belan hundon.

kafo aŭ teo?

al_lastor (Kwerekana umwidondoro) 1 Ruheshi 2015 15:26:24

Teo, ĉar ĝin mi faras pli rapide.

vilaĝo aŭ urbo?

dobri (Kwerekana umwidondoro) 1 Ruheshi 2015 18:21:27

Urbo, ĉar ĝi estas pli facile trovebla surmape.

Amatino aŭ amantino?

huberte (Kwerekana umwidondoro) 1 Ruheshi 2015 19:04:33

Ambaŭ amatino kaj amantino sed kun la sama viro

malsati aŭ malŝalti?

dobri (Kwerekana umwidondoro) 1 Ruheshi 2015 20:58:15

Nepre malŝati.

Neniam aŭ neniom?

huberte (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruheshi 2015 22:05:14

Neniom, ĉar "neniam" forprenas la esperon.

Florado aŭ fruktado?

dobri (Kwerekana umwidondoro) 3 Ruheshi 2015 04:57:12

Kompreneble rikolti la fruktojn estas pli interesa por mi.

Amiko aŭ arniko?

Subira ku ntango