Naar de inhoud

Gesloten
Max. 500 berichten.

A aŭ B? Elektu!

door Kokcineleto, 22 november 2008

Berichten: 6311

Taal: Esperanto

PlaidMouse (Profiel tonen) 9 juni 2015 08:06:21

Jes, elekto inter Asteriks kaj Tinĉjo estas malfacilega. Koncerne enakviĝi kaj elakviĝi, mi elektas elakviĝon, ĉar mi ŝategas spiri.

Skriboplumo aŭ krajono?

gordonflanagan (Profiel tonen) 9 juni 2015 10:27:58

Mi preferas skribi per skriboplumo.

kapo aŭ kapro ?

dobri (Profiel tonen) 9 juni 2015 11:16:46

Kapon mi nepre bezonas, plu karpo malbonodoras.

Beto aŭ peto?

huberte (Profiel tonen) 9 juni 2015 11:29:42

Mi petas ruĝajn betojn por bona salato.

sandalo aŭ boto?

dobri (Profiel tonen) 9 juni 2015 13:44:24

Dum varma sezono mi preferas sandalojn.

Sereneco aŭ serenado?

ratkaptisto (Profiel tonen) 9 juni 2015 18:40:36

"Sereneco", ĉar mi amas la naturon.

futuro aŭ naturo?

huberte (Profiel tonen) 9 juni 2015 19:54:23

Nun mi elektas naturon ĉar eble la naturo ne plu ekzistos en la futuro

nakymatonmies (Profiel tonen) 10 juni 2015 06:52:03

Ĉu vi haltigis la ludon?)

Intence aŭ hazarde?))

huberte (Profiel tonen) 10 juni 2015 16:08:28

Hazarde kompreneble!

Rozo aŭ irido?

nakymatonmies (Profiel tonen) 10 juni 2015 18:24:14

Irido, ĉar ĝi verŝajne estas pli malofta.

Buterpano aŭ cepsupo?

Terug naar boven