Ku rupapuro rw'ibirimwo

Yugawe
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

ca, kivuye

Ubutumwa 6311

ururimi: Esperanto

ratkaptisto (Kwerekana umwidondoro) 13 Ruheshi 2015 07:08:34

Mi estas dankema, ke mi ne havas fibron kaj mi ankaŭ dankas, ke mi povas legi librojn.

danko aŭ ŝranko?

nakymatonmies (Kwerekana umwidondoro) 14 Ruheshi 2015 04:54:16

Ŝranko, ĉar oni povas trovi ion en ĝi.

ŝarko aŭ barko?

petitka (Kwerekana umwidondoro) 14 Ruheshi 2015 06:35:16

Barkon mi reuzus kiel ilo por transpasi riveron.

Puto aŭ rivereto?

vincas (Kwerekana umwidondoro) 14 Ruheshi 2015 12:36:48

En puto troviĝas akvo.

vero aŭ pravi

PlaidMouse (Kwerekana umwidondoro) 14 Ruheshi 2015 13:18:25

Mi elektas veron ĉar se vi scias la veron, la vero vin liberigos.

Anarkio aŭ anarĥio?

ratkaptisto (Kwerekana umwidondoro) 14 Ruheshi 2015 14:15:03

Mia elekto estas la unua vorto, ĉar la skribado estas pli simpla ol la dua vorto.

fino aŭ rino?

nakymatonmies (Kwerekana umwidondoro) 14 Ruheshi 2015 17:47:59

Rino, kvankam ĝi estas strangeta vorteto.

dorso aŭ dormo?

huberte (Kwerekana umwidondoro) 14 Ruheshi 2015 18:04:27

dormo ĉar mi estas laca kaj mia dorso doloras.

abatejo aŭ preĝejo

ratkaptisto (Kwerekana umwidondoro) 15 Ruheshi 2015 07:30:57

Preĝejo estas mia elekto, ĉar tiu domo troviĝas en preskaŭ ĉiu loko.

koko aŭ loko?

nakymatonmies (Kwerekana umwidondoro) 15 Ruheshi 2015 08:10:05

Koko, ĉar ĝi estas amuza kreaĵo.

terpomo aŭ batato?

Subira ku ntango